Piednotoj/Finnotoj
Agordas kie vidigi piednotojn kaj finnotojn kaj iliajn numerajn formatojn.
Piednotoj
Kolekti ĉe fino de teksto
Enmetas piednotojn ĉe la fino de sekcio. Se la sekcio ampleksas pli ol unu paĝon, la piednotoj enmetiĝos ĉe la malsupro de la paĝo sur kiu aperas la piednotaj ankroj.
Rekomenci numeradon
Rekomencas la numeradon de piednotoj je la numero kiun vi specifas.
Komenci je
Enigu la numeron atribuotan al la piednoto.
Propra formato
Agordas propran numeran formaton por piednotoj. Ĉi tiu markobutono disponeblas nur se markobutono Rekomenci numeradon estas markita.
Antaŭ
Enigu la tekston vidigotan antaŭ la piednota numero.
Propra formato por numeradilo
Elektu la numeradan formaton por la piednotoj.
post
Enigu la tekston vidigotan post la piednota numero.
Finnotoj
Kolekti ĉe fino de sekcio
Enmetas finnotojn ĉe la fino de sekcio.
Rekomenci numeradon
Rekomencas numeradon de finnotoj je la numero kiun vi specifas.
Komenci je
Enigu la numeron al kiu agordi la finnoton.
Propra formato
Agordas propran numeran formaton por finnotoj. Ĉi tiu markobutono disponeblas nur se la markbutono Rekomenci numeradon estas markita.
Antaŭ
Enigu la tekston vidigotan antaŭ la finnota numero
Propra formato por numeradilo
Elektu la numeran stilon por la finnotoj.
post
Enigu la tekston vidigotan post la finnota numero.