Kolumnoj
Specifas la nombron de kolumnoj kaj la kolumnan aranĝon por paĝa stilo, kadro aŭ sekcio.
Apriora agordaro
Oni povas elekti el antaŭe difinitaj kolumnaj aranĝoj, aŭ krei propran. Kiam oni aplikas aranĝon al paĝa stilo, ĝisdatiĝas ĉiuj paĝoj kiuj uzas la stilon. Simile, kiam oni aplikas kolumnan aranĝon al kadra stilo, ĝisdatiĝas ĉiuj kadroj kiuj uzas tiun stilon. Oni povas ankaŭ ŝanĝi la kolumnan aranĝon por ununura kadro.
Kolumnoj
Enigu la nombron da kolumnoj por la paĝo, kadro aŭ sekcio.
Oni povas ankaŭ elekti iun el la antaŭe difinitaj kolumnaj aranĝoj.
Elektaĵaj kampoj
Egale distribui enhavon al ĉiuj kolumnoj
Egale distribuas la tekston en plur-kolumnaj sekcioj.
Larĝo kaj interspaco
Se la markobutono Aŭtomata larĝo ne estas markita, agordu la larĝon kaj interspacon por la kolumnoj.
(Kolumna numero)
Vidigas la kolumnan numeron, kaj la larĝon kaj distancon al la apudaj kolumnoj.
Maldekstrensago
Movas la kolumnan vidigon maldekstren je unu kolumno.
Maldekstrensago
Dekstrensago
Movas la kolumnan vidigon dekstren je unu kolumno.
Dekstrensago
Larĝo
Enigu la larĝon de la kolumno
Interspaco
Enigu la grandon de spaco lasotan inter kolumnoj.
Aŭtomata larĝo
Kreas kolumnojn egallarĝajn.
La vidigo de kolumna aranĝo montras nur la kolumnojn sed ne la apudan paĝon.
Apartiga linio
La areo disponeblas nur se via aranĝo enhavas pli ol unu kolumnon.
Linio
Elektu la formatan stilon por la kolumna apartiga linio. Se vi ne volas apartigan linion, eleku je "Neniu".
Alto
Enigu la longon de la apartiga linio kiel elcenton de la alto de la kolumna areo.
Pozicio
Elektu la vertikalan ĝisrandigon de la apartiga linio. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se la valoro de Alto estas malpli ol 100%.
Apliki al
Elektu la eron al kiu la kolumna aranĝo estas aplikota. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi aliras la dialogon elektante je Formato - Kolumnoj.