Skemo kaj numerado

Enmetas aŭ forigas konturan nivelon, numeradon, aŭ bulojn de la alineo. Vi povas ankaŭ elekti la uzotan stilon de numerado, kaj reagordi la numeradon en numera listo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formati - Alineo - Skemo kaj numerado

Elektu je Vido - Stiloj malfermu kuntekstan menuan langeton Modifi/Nova - Skemo kaj numerado (Alineaj stiloj)


  1. Por ŝanĝi la numeradajn agordojn por alineoj kiuj uzas la saman alinean stilon elektu menuerojn Vido - Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Alineaj stiloj . Dekstre alklaku la stilon en la listo, elektu Modifi, kaj alklaku la langeton Skemo kaj numerado.

  2. Por ŝanĝi la numeradajn agordojn por elektitaj alineoj, elektu je Formato -Alineo, kaj alklaku la langeton Skemo kaj numerado.

Skema nivelo

Atribuas konturan nivelon inter 1 kaj 10 al la elektitaj alineoj aŭ Alinea stilo. Elektu je Korpa teksto por reagordi la skeman nivelon

Nombrado

Numerada stilo

Elektu la Numeradan stilon aplikotan al la alineo Tiuj stiloj ankaŭ listiĝas en la fenestro Stiloj se vi alklakas la bildsimbolon Numerada stilo.

Redakti stilon

Redakti la atributojn de la elektita numerada stilo. Ĉi tiuj atributoj aplikiĝos al ĉiuj alineoj formatitaj per la donita numerada stilo.

Ĉi tiu sekcio vidiĝos kiam oni redaktas la atributojn de la aktuala alineo elektante je Formato - Alineo.

Rekomencu ĉe ĉi tiu alineo

Restartigas la numeradon ĉe la aktuala alineo.

Komenci per

Marku ĉi tiun markobutonon, kaj enigu la numeron atribuotan al la alineo.

"Komencu per" numeradilo

Enigu la numeron atribuotan al la alineo. La sekvaj alineoj numeriĝos sinsekve ek de la numero enigita ĉi tie.

Linia numerado

Agordu la eblojn por Linia numerado. Por enmeti liniajn numerojn en la dokumenton, elektu menuerojn Iloj - Linia numerado.

Inkluzivu ĉi tiun alineon en linia numerado

Inkluzivas la aktualan alineon en la linia numerado.

Rekomencu ĉe ĉi tiu alineo

Rekomencas la linian numeradon ĉe la aktuala alineo, aŭ ĉe la numero kiun vi tajpas.

Komenci per

Tajpu la numeron ĉe kiu rekomenci la linian numeradon