Ĉefliteroj

Formatas la unuan literon de alineo per granda majusklo, kiu povas ampleksi trans kelkaj linioj. La alineo devas ampleksi almenaŭ tiomajn liniojn, kiom oni specifis en la kadro Linioj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formati - Alineo - Ĉefliteroj

Elektu langeton Vido - Stiloj malfermu kuntekstan menuon Modifi/Nova - Ĉefliteroj


Agordaro

Vidigi ĉefliterojn

Aplikas la ĉefliterajn atributojn al la elektita alineo.

Kompleta vorto

Vidigas la unuan literon de la unua vorto en la alineo kiel ĉefliteron, kaj la restajn literojn de la vorto per granda tiparo.

Nombro da signoj

Tajpu la nombron da signoj konvertotaj al ĉefliteroj.

Linioj

Enmetu la nombron da linioj al kiuj etendiĝu la ĉefliteroj ek de la unua linio de la alineo. Pli mallongaj alineoj ne havos ĉefliterojn. La elektaĵo limiĝas al 2-9 linioj.

Distanco dis de teksto

Enmetu kiom da spaco lasi inter la ĉefliteroj kaj la resto de la teksto en la alineo.

Enhavo

Teksto

Enmetu la tekston vidigotan kiel ĉefliterojn anstataŭ la unuaj literoj de la alineo.

Signostilo

Elektu la formatan stilon aplikotan al la ĉefliteroj. Por uzi la formatan stilon de la aktuala alineo, elektu je [Neniu].

Antaŭvidi kampon

Vidigas la aspekton de la aktuala elektaĵo.