Teksta fluo

Agordi vortdividadon kaj paĝonumeradon.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formati - Alineon - Teksta fluo

Elektu langeton Vido - Stiloj malfermu kuntekstan menuon Modifi/Nova - Teksta fluo

Elektu langeton Redakti - Anstataŭigi - Formati - Teksta fluo


Vortdivido

Specifu je la vortdividaj ebloj por tekstaj dokumentoj.

Aŭtomate

Aŭtomate enmetas vortdividojn kie bezonataj en dokumento.

Signoj ĉe linifino

Tajpu la minimuman nombron da signoj por lasi ĉe la linifino antaŭ ol dividostreko estas enmetata.

Signoj ĉe linikomenco

Tajpu la minimuman nombron da signoj kiuj devas aperi je la linikomenco post la dividostreko.

Maksimumo da sinsekvaj dividostrekoj

Tajpu la maksimuman nombron da sinsekvaj linioj kiuj haveblas vortdividon.

Saltoj

Agordu la paĝajn aŭ kolumnajn saltojn.

Enmeti

Marku ĉi tiun markobutonon, kaj elektu la saltan tipon uzotan.

Tipo

Elektu la saltan tipon enmetotan.

Pozicio

Elektu kie enmeti la salton.

Kun paĝa stilo

Marku ĉi tiun markobutonon, kaj elektu la paĝan stilon uzotan por la unua paĝo post la salto.

Paĝa stilo

Elektu la formatan stilon uzotan por la unua paĝo post la salto.

Paĝnumero

Enigu la paĝan numeron por la unua paĝo post la salto. Se vi volas daŭrigi la aktualan paĝan numeradon, lasu la markobutonon nemarkita.

Agordaro

Agordu la tekstan fluon por alineoj kiuj troviĝos antaŭ kaj post paĝ salto.

Ne dividi alineon

Movas la tutan alineon al la sekva paĝo aŭ kolumno post enmeto de salto.

Lasi kun sekva alineo

Kunigas la aktualan alineon kaj la sekvan alineon kiam salto aŭ kolumna salto enmetiĝas.

Trakti orfojn

Specifas la minimuman nombron de linioj en alineo antaŭ paĝa salto. Marku ĉi tiun markobutonon, kaj enmetu nombron en la kadroLinioj. Se la nombro de linioj ĉe la fino de la paĝo estas malpli ol la nombro specifita en la kadro Linioj, la alineo moviĝos al la sekva paĝo.

Trakti vidvojn

Specifas la minimuman nombron de linioj en alineo en la unua paĝo post la salto. Marku ĉi tiun markobutonon, kaj enmetu nombron en la kadron Linioj. Se la nombro de linioj ĉe la supro de la paĝo estas malpli ol la nombro specifita en la kadroalineo moviĝos al la sekva paĝo. Linioj, la pozicio de la salto ŝanĝiĝos.

Orfoj.