Kampoj

La submenuo listigas la plej oftajn tipojn de kampo enmeteblajn ĉe la aktuala kursora pozicio. Por vidigi ĉiujn disponeblajn kampojn, elektu je Pliaj kampoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Enmeti - Kampo

Malfermu kuntekstan menuon - elektu menueron Kampoj (enmetitajn kampojn)


Paĝnumero

Enmetas la aktualan paĝnumeron kiel kampon ĉe la kursora pozicio. La apriora agordo estas uzi la signan stilon Paĝnumero.

Paĝa nombrado

Enmetas kiel kampon ka nombron da paĝoj en la dokumento.

Dato

Enmetas la aktualan daton kiel kampon. La apriora data formato uziĝas, kaj la dato ne aŭtomate ĝisdatiĝas.

Horon

Enmetas la aktualan horon kiel kampon. Prenas la horon rekte de la sistemaj agordoj de la mastruma sistemo. Aplikas fiksitan horan formaton, kiu ne estas ĝisdatigebla per la funkcia klavo F9.

Titolo

Enmetas la titolon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Titolo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.

Aŭtoro

Enmetas ĉi tien kiel kampon la nomon de la homo kiu kreis la dokumenton. La kampo aplikas la enigon faritan sub - LibreOffice - Datumoj de uzanto.

Temo

Enmetas la temon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Temo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.

Pliaj kampoj

Enmetas kampon je la aktuala kursorpozicio. La dialogo listigas ĉiujn haveblajn kampojn.