Piednoto

Enmetas aŭ forigas paĝopiedon ĉe la paĝa stilo kiun vi elektas en la submenuo. La paĝpiedo enmetiĝos en ĉiuj paĝoj kiuj uzas la saman paĝan stilon. En nova dokumento, nur la "Apriora" paĝa stilo listiĝos. Aliaj paĝaj stiloj enmetiĝos en la liston post kiam vi aplikos ilin en la dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo


Note Icon

La paĝopiedoj videblos nur kiam oni vidigas la dokumenton en presaranĝo (enŝaltu je Vido - Normala).


Marko vidiĝos antaŭ la paĝaj stiloj kiuj havas paĝopiedon.

Por forigi paĝopiedon, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo, kaj elektu la paĝan stilon kiu enhavas la paĝopiedon. La paĝopiedo foriĝos el ĉiuj paĝoj kiuj uzas tiun stilon.

Por enmeti aŭ forigi paĝokapojn ĉe ĉiuj paĝaj stiloj uzataj en la dokumento, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo - Ĉio.

Por formati paĝopiedon, elektu je Formato - Paĝo - Paĝopiedo.