Paĝokapo

Enmetas aŭ forigas paĝokapon el la paĝa stilo kiun vi elektas en la submenuo. La paĝokapo enmetiĝos en ĉiujn paĝojn kiuj uzas la saman paĝan stilon. En nova dokumento, nur la "Apriora" paĝa stilo listiĝos. Aliaj paĝaj stiloj enmetiĝos en la liston post kiam vi aplikos ilin en la dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Redakti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝokapo


Note Icon

La paĝokapoj videblos nur kiam oni vidigas la dokumenton en presa aranĝo (enŝaltu je Vido - Normala).


Marko vidiĝos antaŭ la paĝaj stiloj kiuj havas paĝokapon.

Por forigi paĝokapon, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokampo kaj paĝopiedo - Paĝokapo, kaj elektu la paĝan stilon kiu enhavas la paĝokapon. La paĝokapo foriĝos el ĉiuj paĝoj kiuj uzas tiun paĝan stilon.

Por enmeti aŭ forigi paĝokapojn ĉe ĉiuj paĝaj stiloj uzataj en la dokumento, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝokapo - Ĉio.

Por formati paĝokapon, elektu je Formato - Paĝo - Paĝokapo.