Enmeti skripton
Enmetas skripton ĉe la aktuala kursora pozicio en HTML-an aŭ tekstan dokumenton.
Enmetitan skripton indikas malgranda verda ortangulo. Se vi ne vidas la ortangulon, elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice Verkilo/TTT - Vido, kaj marku la butonon Komentoj. Por redakti skripton, duoble alklaku la verdan ortangulon.
Se la dokumento enhavas pli ol unu skripton, la dialogo Redakti skripton enhavas antaŭan kaj sekvan butonojn por salti de skripto al skripto.
Enhavo
Skripta tipo
Enmetu la tipon de skripto enmetotan. La skripto identiĝos en la HTML-fontkodo per la etikedo <SCRIPT LANGUAGE="JavaScript">.
URL
Enmetas ligilon en skriptan dosieron. Alklaku la radiobutonon URL, kaj enmetu la ligilon en la kadron. Vi povas ankaŭ alklaki la butonon Foliumi, trovi la dosieron, kaj alklaki al Enmeti. La ligita skripta dosiero identiĝos en la HTML-fontkodo per la jenaj etikedoj:
<SCRIPT LANGUAGE="JavaScript" SRC="url">
/* malatentu tekston ĉi tie */
</SCRIPT>
Foliumi
Trovu la skriptan dosieron al kiu ligi, kaj alklaku jeEnmeti.
Teksto
Enmetu la skriptan kodon enmetotan.