Ŝanĝi datumbazon
Ŝanĝu la datumajn fontojn por la aktuala dokumento. Por ĝuste vidigi la enhavon de enmetitaj kampoj, la anstataŭa datumbazo devas enhavi identajn kamponomojn.
Ekzemple, se oni enmetas adresajn kampojn en formularan leteron el adresa datumbazo, oni povas interŝanĝi la datumbazon per alia adresa datumbazo por enmeti aliajn adresojn.
Interŝanĝi datumbazojn
Oni povas ŝanĝi nur unuope datumbazon per ĉi tiu dialogo.
Datumbazoj jam uzataj
Listigas la datumbazojn aktuale uzatajn. La aktuala dokumento enhavas almenaŭ unu datuman kampon el ĉiu datumbazo en la listo.
Disponeblaj datumbazoj
Listigas la datumbazojn registritajn en LibreOffice.
Foliumi
Malfermas dosiermalferman dialogon por elekti datumbazan dosieron (*.odb). La elektita dosiero aldoniĝos al la listo Disponeblaj Datumbazoj.
Difini
Anstataŭigas la aktualan datuman fonton per la datuma fonto kiun vi elektis en la listo Disponeblaj datumbazoj .
Por interŝanĝi datumbazon:
Certigu ke ambaŭ datumbazoj enhavas kongruajn kampnomojn kaj kamptipojn.
-
Alklaku en la dokumento por kiu vi volas ŝanĝi la datumfonton.
-
Elektu je
. -
En la listo Datumbazoj uzataj, elektu la datumbazon anstataŭigotan.
-
En la Disponeblaj datumbazoj, elektu la anstataŭigan datumbazon.
-
Alklaku je Difini.