Kadro

Enmetas kadron uzeblan por krei aranĝon de unu aŭ pliaj kolumnoj de teksto kaj objektoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Enmeti - Kadro

Elektu langeton Formato - Kadro kaj objekto - Atributoj

Malfermu la ilobreton Enmeti, alklaku

Bildsimbolo

Enmeti kadron mane


Por elekti kadron, alklaku la borderon por elekti ĝin, kaj elektu je Formato - Kadro kaj objekto. Vi ankaŭ povas aligrandigi aŭ movi elektitan kadron per specialaj fulmoklavoj.

Por forigi kadron, alklaku la borderon de la kadro, kaj premu je Forigi.

Se vi vidas malgrandajn ruĝajn sagojn ĉe la komenco kaj la fino de teksto en kadro, uzu la sagoklavojn por rulumi tra la restanta teksto.

En la aspekta areo de la dialogo Kadro, la kadro reprezentiĝas per verda triangulo, kaj la referenca areo per ruĝa ortangulo.

Oni povas ankaŭ vidigi la efektojn kiam oni ŝanĝas la kadran ankron al "Kiel signo". La "Bazlinio" desegniĝas ruĝe, "Signo" estas la tipara alto kaj "linio" estas la alto de la linio, inkluzive de la kadro.

Tipo

Agordas la grandon kaj pozicion de la elektita objekto aŭ kadro en paĝo.

Agordaĵoj

Agordas la elektitan objekton, bildon aŭ kadron.

Ĉirkaŭfluo

Agordu kiel teksto fluu ĉirkaŭ objekto. Oni povas ankaŭ agordi la spacon inter la teksto kaj la objekto.

Hiperligilo

Agordu la hiperligilon por la elektita bildo, kadro aŭ OLE-objekto.

Borderoj

Sets the border options for the selected objects in Writer or Calc.

Fonoj

Set the background color or graphic.

Kolumnoj

Specifas la nombron de kolumnoj kaj la kolumnan aranĝon por paĝa stilo, kadro aŭ sekcio.

Makroo

Agordas la makroon rulotan kiam oni alklakas al bildo, kadro, aŭ OLE-objekto.

Reset

Resets changes made to the current tab to those applicable when this dialog was opened.

Bildsimbolo en la ilbreto Enmeti:

Desegnas kadron kie oni ŝovas en la dokumento. Alklaku la sagon apud la bildsimbolo por elekti la nombron da kolumnoj por la kadro.

Bildsimbolo

Enmeti kadron mane

Uzi fulmoklavojn (LibreOffice Verkilo Alireblo)

Enmetado, redaktado kaj ligado de tekstaj kadroj