Redakti dosieron de kongruado

Kreu aŭ redaktu liston de vortoj enmetotan en Alfabeta Indekso. Konkordanca dosiero listigas vortojn kiuj estas listigotaj en alfabeta indekso, kun la paĝonumero(j) kie ili aperas en la dokumento.

Vi povas uzi la butonon Serĉi ĉion, en la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi, por emfazi ĉiujn lokojn kie iu vorto aperas, tiam malfermi la dialogon Enmeti Indeksan Elementon, por aldoni tiun vorton kaj lokojn al la alfabeta indekso. Tamen, se vi bezonas la saman aron de alfabetaj indeksoj en pluraj dokumentoj, la konkordanca dosiero ebligas enigi ĉiun vorton nur unufoje, tiam uzi la liston multfoje.

Por aliri la dialogo Redakti la dosieron de kongrado.

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo.

  2. En la kadro Tipo , elektu je "Alfabeta Indekso".

  3. En la areoAgordaĵoj, elektu la markobutonon Dosiero de kongruado.

  4. Alklaku la butonon Dosiero, kaj elektu je NovaRedakti.

Dosiero de kongruado enhavas la jenajn kampojn:

"Serĉa termino" referas al la indeksero markota en la dokumento.

"Alternativa elemento" referas al la indeksero vidigota en la indekso.

La 1a kaj 2a Ŝlosiloj estas patraj indekseroj. La "Serĉa termino" aŭ la "Alternativa elemento" vidiĝos kiel subelemento sub la 1a kaj 2a ŝlosiloj.

"Uskleca kongruo" signifas ke majuskloj kaj minuskloj estas konsiderataj.

"Nur kompletaj vortoj" serĉas la terminon kiel unuopan vorton.

Note Icon

Por enŝalti la eblojn "Uskleca kongruo" aŭ "Nur kompletaj vortoj", alklaku la rilatan ĉelon, kaj elektu la markobutonon.


Por krei dosieron de kongruado sen la dialogo Redakti dosieron de kongruado:

Uzu la jenan konsilon pri formato kiam vi kreas dosieron de kongruado:

Serĉa termino; Alternativa elemento; 1a ŝlosilo; 2a ŝlosilo;Uskleca kongruo;Nur kompletaj vortoj

La elementoj "Uskleca kongruo" kaj "Nur kompletaj vortoj" interpretiĝos kiel "Ne" aŭ FALSA, se ili estas malplenaj aŭ nulaj (0). Ĉiuj aliaj enhavoj interpretiĝos kiel "Jes" aŭ VERA.

Ekzemplo

Ekzemple, por enmeti la vorton "Moskvo" en alfabetan indekson sub la elemento "Urboj", enmetu la jenan linion en la dosieron de kongrado:

Moskvo;Moskvo;Urboj;;0;0

Tio ankaŭ trovos je "Moskvo" se ĝi estas minuskla.

Por enmeti la centron "Kremlo" en Moskvo sub la elemento "Urboj", enmetu la jenan linion:

Kremlo;Moskvo;Urboj;