Elementoj (tabelo de objektoj)
Specifu la formaton por elementoj en Tabelo de objektoj.
Tabelo de objektoj havas nur unu indeksan nivelon.
Strukturo kaj formatado
La Struktura linio agordas kiel la elementoj en la indekso konsistu. Por ŝanĝi la aspekton de elemento, vi povas enigi kodojn aŭ tekston en la vakaj kampoj sur tiu linio. Vi povas ankaŭ alklakien vaka kampo aŭ en kodo, kaj tiam alklaku kodan butonon.
-
Por forigi kodon el la linio Strukturo, alklaku la kodon, kaj premu la klavon Delete.
-
Por anstataŭigi kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
-
Por enmeti kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Tabo (T)
Enmetas tabon. Por enmeti antaŭajn punktojn al la tabo, elektu signon en la Kadro de pleniga signo. Por ŝanĝi la pozicion de la tabo, enmetu valoron en la kadron Taba pozicio, aŭ elektu la markobutonon Ĝisrandigi dekstren.
Ĉapitraj informoj
Enmetas ĉapitran informon, ekzemple la ĉapitran titolon kaj numeron. Elektu la informon vidigotan en la kadro Ĉapitra elemento .
Ĉapitra elemento
Elektu la ĉapitran informon enmetotan en la indekseron.
Komputi ĝis la nivelo
Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.
Signostilo
Specifu la formatan stilon por la elektita parto en la linio Strukturo.
Redakti
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la elektitan signan stilon.
Pleniga signo
Elektu la taban plenigan signon uzotan.
Taba pozicio
Enmetu la distancon lasotan inter la maldekstra paĝa marĝeno kaj la tabo.
Al la dekstra marĝeno
Ĝisrandigas la tabon al la dekstra paĝa marĝeno.
Formato
Videblas nur kiam vi alklakas butonon E# en la Strukturo-linio. Elektu por vidigi la ĉapitran numeron sen aŭ kun disigilo.
Komputi ĝis la nivelo
Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.
Taba pozicio rilate al krommarĝeno de Alinea Stilo.
Pozicias la tabon rilate al la valoro de la "maldekstra krommarĝeno" difinita en la alinea stilo elektita en la langeto Stiloj. Alie la tabo poziciiĝos rilate al la maldekstra teksta marĝeno.