Elementoj (indekso de bildoj)

Agordu la formaton por la elementoj de la ilustraĵa indekso.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio - Elementoj (kiam Ilustraĵa Indekso estas la elektita tipo)


Nivelo

Elektu la nivelon difinotan.

Indeksoj de bildoj havas nur unu indeksan nivelon.

Strukturo kaj formatado

La Struktura linio agordas kiel la elementoj en la indekso konsistu. Por ŝanĝi la aspekton de elemento, vi povas enigi kodojn aŭ tekston en la vakaj kampoj sur tiu linio. Vi povas ankaŭ alklakien vaka kampo aŭ en kodo, kaj tiam alklaku kodan butonon.

Elementoteksto (E)

Enmetas la tekston de la ĉapitra titolo.

Tabo (T)

Enmetas tabon. Por enmeti antaŭajn punktojn al la tabo, elektu signon en la Kadro de pleniga signo. Por ŝanĝi la pozicion de la tabo, enmetu valoron en la kadron Taba pozicio, aŭ elektu la markobutonon Ĝisrandigi dekstren.

Paĝonumero (#)

Enmetas la paĝnumeron de la elemento.

Ĉapitraj informoj

Enmetas ĉapitran informon, ekzemple la ĉapitran titolon kaj numeron. Elektu la informon vidigotan en la kadro Ĉapitra elemento .

Ĉapitra elemento

Elektu la ĉapitran informon enmetotan en la indekseron.

Komputi ĝis la nivelo

Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.

Signostilo

Specifu la formatan stilon por la elektita parto en la linio Strukturo.

Redakti

Malfermas dialogon kie oni povas redakti la elektitan signan stilon.

Pleniga signo

Elektu la taban plenigan signon uzotan.

Taba pozicio

Enmetu la distancon lasotan inter la maldekstra paĝa marĝeno kaj la tabo.

Al la dekstra marĝeno

Ĝisrandigas la tabon al la dekstra paĝa marĝeno.

Formato

Videblas nur kiam vi alklakas butonon E# en la Strukturo-linio. Elektu por vidigi la ĉapitran numeron sen aŭ kun disigilo.

Komputi ĝis la nivelo

Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.

Taba pozicio rilate al krommarĝeno de Alinea Stilo.

Pozicias la tabon rilate al la valoro de la "maldekstra krommarĝeno" difinita en la alinea stilo elektita en la langeto Stiloj. Alie la tabo poziciiĝos rilate al la maldekstra teksta marĝeno.