Indekso
La jenaj ebloj disponeblas kiam vi elektas je Indekso de tabeloj kiel la indeksa tipo.
Tipo kaj titolo
Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.
Tipo
Elektu la tipon de indekso enmetota. La disponeblaj ebloj en tiu lango dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.
Titolo
Enmetu titolon por la elektita indekso.
Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj
Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .
Krei el
Specifu la informon kombinotan por formi indekson.
Apudskriboj
Kreas indekserojn el objektaj apudskriboj. Por aldoni apudskribon al objekto, elektu la objekton, kaj elektu je Enmeti - Apudskribo.
Kategorio
Elektu la apudskriban kategorion uzotan por la indekseroj.
Vidigi
Elektu la parton de la apudskribo uzotan por la indekseroj. La jena tabelo listigas la apudskribajn eblojn elekteblajn, bazitajn sur la apudskriba teksto "Bildo 24: La Suno", kie "Bildo 24" aŭtomate generiĝis, kaj "La Suno" estas enmetita de la uzanto.
Ebloj en la listujo Vidigo |
Elemento en la indekso |
Referenca teksto |
Bildo 24: La Suno |
Kategorio kaj numero |
Bildo 24 |
Apudskribo |
La Suno |
Se vi elektas je "Apudskriba teksto", la interpunkcio kaj la spaco ĉe la komenco de la apudskribo ne aperos en la indeksero.
Objekta nomo
Kreas indekserojn el objektaj nomoj. Oni povas vidi objektajn nomojn per la Navigilo, ekzemple, kaj ŝanĝi ilin per la kunteksta menuo.