Indekso

La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Alfabeta indekso kiel la tipo de indekso.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton (kiam Alfabeta indekso estas la elektita tipo) Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo


Tipo kaj titolo

Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.

Tipo

Elektu la tipon de indekso enmetota. La disponeblaj ebloj en tiu lango dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.

Titolo

Enmetu titolon por la elektita indekso.

Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj

Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .

Krei indekson por

Elektu ĉu krei la indekson por la dokumento aŭ por la aktuala ĉapitro.

Agordaro

Kunigi identajn elementojn

Anstataŭigas identajn indekserojn per unuopa ero kiu listigas la paĝnumerojn kie okazas la ero en la dokumento. Ekzemple, la eroj "Vido 10, Vido 43" kuniĝos kiel "Vido 10, 43".

Kunigi identajn erojn kun p aŭ pp

Anstataŭigas identajn elementojn, kiuj ankaŭ okazas en la tuj sekvantaj paĝo(j), kun unuopa elemento kiu listigas la unuan paĝan numeron kaj "p" aŭ "pp". Ekzemple, la elementoj "Vido 10, Vido 11, Vido 12" kunfaniĝas kiel "Vido 10pp", kaj "Vido 10, Vido 11" kiel "Vido 10p".

Kunigi kun -

Anstataŭigas identajn indekserojn, kiuj ĉeestas en sinsekvaj paĝoj, per unuopa ero kaj la paĝamplekso kie la ero troviĝas. Ekzemple, la eroj "Vido 10, Vido 11, Vido 12" kuniĝos kiel "Vido 10-12".

Usklecodistinga

Distingas inter majuskloj kaj minuskloj en identaj indekseroj. Por aziaj lingvoj aplikiĝas speciala traktado. Se vi deziras ke la unua ekzemplero de ero en la dokumento decidi la usklecon de la ero, elektu je Kombini identajn erojn.

Note Icon

Por uzi plurnivelan ordizon por aziaj lingvoj, elektu je Usklecodistinga. En la plurnivela ordizo, la uskleco kaj la diakritaj simboloj ignoriĝos kaj kompariĝos nur la primitivaj formoj de la eroj. Se la formoj ankoraŭ estas identaj, kompariĝos la usklecoj de la formoj kaj la larĝoj de la signoj, kaj la diferencoj en la japanaj kanoj.


Aŭtomate majuskligi elementojn

Aŭtomate majuskligas la unuan literon de indeksero.

Ŝlosiloj kiel apartaj elementoj

Enmetas indeksajn ŝlosilojn kiel apartajn indekserojn. Ŝlosilo enmetiĝas kiel supranivela indeksero kaj la eroj atribuitaj al la ŝlosilo kiel suberoj kun krommarĝeno.

Por difini indeksan ŝlosilon, elektu dialogon Enmeti indekseron .

Dosiero de kongruado

Aŭtomate markas indekserojn per dosiero de kongruado - listo de vortoj por enmeti en indekson.

Dosiero

Elekti, krei, aŭ redakti dosieron de kongruado.

Ordigi

Agordas ordigadon de indekseroj.

Lingvo

Elekti la lingvajn regulojn uzotajn por ordigi la indekserojn.

Kriteritipo

Elektu je numera kiam vi volas ordigi numerojn laŭ valoro, ekzemple 1, 2, 12. Elektu je alfanumera, kiam vi volas ordigi la numerojn laŭ signokodo, ekzemple 1, 12, 2.