Indekso

The following options are available when you select Table of Contents as the index type.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton (kiam Tabelo de Enhavo estas la elektita tipo) Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo


Tipo kaj titolo

Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.

Tipo

Elektu la tipon de indekso enmetota. La disponeblaj ebloj en tiu lango dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.

Titolo

Enmetu titolon por la elektita indekso.

Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj

Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .

Krei indekson por

Elektu ĉu krei la indekson por la dokumento aŭ por la aktuala ĉapitro.

Komputi ĝis nivelo

Enmetu la nombron da titolaj niveloj enmetotaj en la indekson.

Krei el

Uzu ĉi tiun areon por specifi kiun informon enmeti en indekson.

Konturo

Kreas la indekson per skizaj niveloj, tio estas, enmetu en la indekson alineojn aranĝitajn kun iu el la antaŭe difinitaj titolaj stiloj (Titolo 1-10).

Vi povas ankaŭ agordi la skemajn nivelojn en la langeto Skemo kaj numeradode la dialogo Formato - Alineo.

Ekstraj stiloj

Enmetas la alineajn stilojn kiujn vi specifas en la dialogo Atribui stilojn kiel indekserojn. Por elekti la alineajn stilojn enmetotajn en la indekson, alklaku la butonon Atribui Stilojn (...) dekstre de tiu kadro.

Atribui stilojn

Malfermas la dialogon Agordi stilojn, kie oni povas elekti la alineajn stilojn enmetotajn en la indekson.

Indeksaj markoj

Enmetas en la indekson la indekserojn kiujn vi enmetis elektante menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Indeksa elemento.