Enmeti indekseron
Markas la elektitan tekston kiel elementon de indekso au tabelo de enhavo.
Por elekti indeksan elementon, metu la kursoron antaŭ la indeksa kampo, kaj elektu je Redakti - Referenco - Indeksa ero
Vi povas lasi malferma la dialogon Enmeti indekseron dum vi elektas kaj enmetas erojn.
Elektaĵo
indekso
Elektu la indekson, al kiu aldoni la elemento.
Elemento
Vidigas la tekston elektitan en la dokumento. Se vi deziras, vi povas enmeti alian vorton por la indeksa elemento. La elektita teksto en la dokumento ne ŝanĝiĝos.
1-a ŝlosilo
Faras la aktualan elektaĵon subero de la vorto kiun vi tajpis tie. Ekzemple, se vi elektas je "malvarma", kaj tajpas je "vetero" kiel la unuan ŝlosilon, la indeksa elemento estas "vetero, malvarma".
2-a ŝlosilo
Faras la aktualan elektaĵon sub-subero de la unua ŝlosilo. Ekzemple, se vi elektas je "malvarma", kaj tajpas je "vetero" kiel la unuan ŝlosilon, kaj je "vintro" kiel la duan ŝlosilon, la indeksa elemento estas "vetero, vintro, malvarma".
Foneta legado
Enmetu la fonetikan reprezentaĵon por la rilata elemento. Ekzemple, se japana kanji-vorto havas pli ol unu prononcmanieron, enmetu la ĝustan prononcmanieron kiel katakana-vorton. La kanji-vorto tiam ordiĝos laŭ la fonetika elemento. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se azilingva subteno estas ŝaltita.
Ĉefa elemento
Igas la elektitan tekston la ĉefa ero en alfabeta indekso. LibreOffice vidigas la paĝnumeron de la ĉefa elemento en alia formato ol la aliaj eroj en la indekso.
Nivelo
Eblas aŭtomate aldoni al la tabelo de enhavo, elementojn kiuj uzas la alinean formaton "Titolo X" (X = 1-10) . La nivelo de la elemento en la indekso rilatas al la kontura nivelo de la alinea stilo.

Ĉi tiu eblo disponeblas nur por eroj de tabelo de enhavo kaj indekseroj difinitaj de uzanto.
Apliki al ĉiuj similaj tekstoj
Aŭtomate markas ĉiujn aliajn ekzemplerojn de la elektita teksto en la dokumento. Teksto en paĝokapoj, kadroj, kaj apudskriboj ne inkluziviĝos.
Oni ne povas uzi la funkcion por Elemento kiun oni enmetis mane per ĉi tiu dialogo.

Por inkluzivi ĉiujn ekzemplerojn de specifa teksto en indekson, elektu la tekston, elektu Redakti - Serĉi kaj anstataŭigi, kaj alklaku al Serĉi ĉion. Tiam elektu menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Indeksa elemento kaj alklaku al Enmeti.
Kongruigi usklecon
Distinguishes between uppercase and lowercase characters.
Nur kompletaj vortoj
Searches for whole words or cells that are identical to the search text.
Enmeti
Markas indeksan elementon en la teksto.
Fermi
Fermas la dialogon.
Nova indekso difinita de uzanto
Malfermas la dialogon Krei novan propran indekson kie oni povas krei propran indekson.
Nomo
Enmetu nomon por la nova propra indekso. La nova indekso enmetiĝos en la listo de disponeblaj indeksoj kaj tabeloj.