Datumbazo

Oni povas enmeti kampojn el iu ajn datumbazo, ekzemple, adresajn kampojn, en la dokumenton.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj - Datumbazo


Tipo

Listigas la disponeblajn kampajn tipojn. Por enmeti kampon en dokumenton, alklaku kampan tipon, alklaku kampon en la listo Elekti kaj alklaku je Enmeti. La jenaj kampoj disponeblas:

Kampa tipo

Signifo

Iu ajn rikordo

Enmetas la enhavon de la datumbaza kampo kiun oni specifis en la kadro Rikorda Numero kiel porpoŝta kunfanda kampo se la Kondiĉo kiun oni enmetis estas plenumita. Nur rikordoj elektitaj de plura elektaĵo en la datumfonta vido konsideriĝos.

Oni povas uzi ĉi tiun kampon por enmeti kelkajn rikordojn en dokumenton. Simple enmetu la kampon Ajna Rikordo antaŭ la modelleteraj kampoj kiuj uzas specifan rikordon.

Datumbaznomo

Enmetas la nomon de la datumbaza tabelo elektita en la kadro Datumbaza elekto . La kampo "Datumbaza nomo" estas malloka kampo, tio estas, se oni enmetas alian datumbazan nomon en la dokumenton, ĝisdatiĝos la enhavo de ĉiuj antaŭe enmetitaj kampoj "Datumbaza nomo".

Kampo por porpoŝta kunfandado

Enmetas la nomon de datumbaza kampo kiel lokokupilo, por ke oni kreu dokumenton por porpoŝta kunfandado.Aŭtomate enmetiĝos la kampa enhavo kiam oni presigos la leteron.

Sekva rikordo

Enmetas la enhavon de la posta porpoŝta kunfanda kampo, se plenumiĝos la kondiĉo kiun oni difinis. Necesas elekti, per la datumfonta vido, la rikordojn enmetotajn.

Oni povas uzi la kampon "Sekva rikordo" por enmeti la enhavon de sinsekvaj rikordoj inter la kampoj por poŝta kunfandado.

Rikordnumero

Enmetas la numeron de la elektita datumbaza rikordo.


Note Icon

La jenaj kampoj estas enmeteblaj nur se la rilata kampa tipo estas markita en la listo Tipo.


Datumbaza elekto

Elektu la datumbazan tabelon aŭ la datumbaza informpeto al kiu la kampo referu. Vi povas enmeti en dokumenton kampojn el pli ol unu datumbazo aŭ informpeto.

Kondiĉo

Por kampoj ligitaj al kondiĉo, enmetu la kriterion ĉi tien.

Laŭplaĉe oni povas atribui kondiĉon plenumendan antaŭ ol enmeti la enhavon de la kampoj "Ajna rikordo" kaj "Sekva rikordo". La apriora kondiĉo estas "Vera". Tio estas, la kondiĉo ĉiam estas vera se oni ne ŝanĝis la kondiĉan tekston.

Rikordnumero

Enmetu la numeron de la rikordo enmetota kiam plenumiĝos la kondiĉo kiun vi specifas. La rikorda numero rilatas al la aktuala elektaĵo en la datumfonta vido. Ekzemple, se oni elektas la lastajn 5 rikordojn en datumbazo kiu enhavas 10 rikordojn, la numero de la unua rikordo estas 1, ne 6.

Note Icon

Se oni referas al kampoj en alia datumbazo (aŭ en alia tabelo aŭ informpeto en la sama datumbazo), LibreOffice komputas la rikordan numeron relative al la aktuala elektaĵo.


Formato

Elektu la formaton de la kampo enmetota. Ĉi tiu eblo disponeblas por numeraj, buleaj, dataj kaj horaj kampoj.

El datumbazo

Uzas la formaton difinitan en la elektita datumbazo.

Foliumi

Malfermas dialogo malfermi dosieron, kie oni povas elekti datumbazan dosieron (*.odb). La elektita dosiero enmetiĝos en la liston Elekti datumbazon.

Propre difinita

Aplikas la formaton kiun vi elektis en la Listo de formatoj difinitaj de uzanto.

Listo de formatoj difinitaj de uzanto

Listigas la disponeblajn formatojn difinitajn de la uzanto.

Presi modelan leteron

Kiam oni presas dokumenton kiu enhavas la datumbazajn kampojn, dialogo demandas ĉu presi modelan leteron. Se oni respondas jese, malfermiĝas la dialogo Porpoŝta kunfandado kie oni povas elekti la datumbazajn rikordojn presotajn.