Variabloj
Variablaj kampoj ebligas enmeti dinamike enhavon en la dokumenton. Ekzemple, oni povas uzi variablon por reagordi la paĝan numeradon.
Kampoj difinitaj de uzanto disponeblas nur en la aktuala dokumento.
Tipo |
Priskribo |
Agordi variablon |
Difinas variablon kaj ties valoron. Oni povas ŝanĝi la valoron de variablo alklakante antaŭ la variabla kampo, kaj elektante je Redakti - Kampo. |
Vidigi variablon |
Enmetas la aktualan valoron de la variablo kiun oni alklakas en la listo Elekti. |
DDE-kampo |
Enmetas DDE-ligilon en la dokumenton, kiun oni povas ĝisdatigi laŭvole, per la agordita nomo. |
Enmeti Formulon |
Enmetas fiksitan numeron, aŭ la rezulton de formulo. |
Eniga kampo |
Enmetas novan valoron por variablo aŭ propra kampo. La valoro de variablo en enmeta kampo validas ek de la loko de la kampo kaj poste. Por ŝanĝi la valoron de la variablo pli poste en la dokumento, enmeti alian kampon kun la sama nomo, sed kun malsama valoro. Tamen, la valoro de propra kampo ŝanĝiĝos ĉie. La variabloj vidiĝas en la kampo Elekti. Kiam oni alklakas la butonon Enmeti, la dialogoEnmeti kampon aperas. Tie oni povas enmeti la novan valoron aŭ pluan tekston kiel rimarkon. |
Numera amplekso |
Enmetas aŭtomatajn numerojn por tabeloj, bildoj aŭ tekstajn kadrojn. |
Agordi paĝan variablon |
Enmetas referencan punkton en la dokumenton, post kie la paĝa nombrado rekomencu. Elektu je "ek" por enŝalti la referencan punkton, kaj je "for" por malŝalti ĝin. Oni ankaŭ povas enmeti komencan numeron ĉe kiu la paĝa nombrado komencu. |
Vidigi paĝovariablon |
Vidigas la nombron da paĝoj ek de la referenca punkto "Agordi paĝan variablon" al ĉi tiu kampo. |
Kampo de uzanto |
Enmetas propran mallokan variablon. Oni povas uzi la propran kampon por difini variablon por kondiĉa komando. Kiam oni ŝanĝas propran kampon, ĝisdatiĝos ĉiuj ekzempleroj de la variablo en la dokumento. |
Por kampoj difinitaj de uzanto, alklaku la formaton aplikotan en la listo Formato, aŭ alklaku je "Pluaj formatoj" por difini propran formaton.
En la listo Formato, difini ĉu la valoro enmetiĝu kiel teksto aŭ kiel numero.
Elekti
Listigas la disponeblajn kampojn por la kampa tipo markita en la listo Tipo. Por enmeti kampon, alklaku la kampon, kaj alklaku je Enmeti.
To quickly insert a field from the list, hold down CommandCtrl and double-click the field.
En HTML-dokumento, du pluaj kampoj disponeblas por la kampa tipo "Agordi variablon": HTML_ON kaj HTML_OFF. La teksto tajpita de uzanto en la kadro Valoro konvertiĝos al malferma HTML- etikedo (<Value>) aŭ al ferma HTML-etikedo (</Value>) kiam la dosiero konserviĝas kiel HTML-dokumento, depende de la eblo elektita de la uzanto.
Se oni duoble alklakas elementon tenante la Ctrl-klavon aŭ elektas la volatan variablon kaj premas la spacoklavon, ĝi tuj enmetiĝos en la dokumenton.
Formulo
Ĉi tiu eblo disponeblas nur se la kampa tipo "Enmeti formulon" estas elektita.
Nevidebla
Kaŝas la kampan enhavon en la dokumento. La kampo enmetiĝas kiel maldika griza marko en la dokumento. Ĉi tiu eblo disponeblas nur por la kampaj tipoj "Agordi variablon" kaj "Propra kampo".
Ĉapitra numerado
Agordas la eblojn por reagordi ĉapitraj numerojn.
Nivelo
Elektu la titolon aŭ ĉapitran nivelon ĉe kiu rekomenci numeradon.
Apartigilo
Tajpu la signon uzotan kiel disigilon inter la titolaj aŭ ĉapitraj niveloj.
Apliki
Enmetas la kampon difinitan de uzanto en la liston Elekti.
Forigi
Forigas la kampon difinitan de uzanto el la elektolisto. Oni povas forigi nur kampojn ne uzatajn en la aktuala dokumento. Por forigi kampon uzatan en la aktuala dokumento el la listo, unue forigu ĉiujn ekzemplerojn de la kampo en la dokumento, kaj forigu ĝin el la listo.
Forigi