DokumentInformo

Kampoj de DokumentInformo enhavas informon pri la atributoj de dokumento, ekzemple la krea dato de la dokumento. Por vidi la atributojn de dokumento, elektu je Dosiero - Atributoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langetonEnmeti - Kampo - Pliaj kampoj - DokumentInformo


Note Icon

Kiam oni eksportas kaj importas HTML-dokumenton kiu enhavas kampojn de DokumentInformo, specialaj LibreOffice-formatoj uziĝas.


Tipo

Listigas la disponeblajn kampajn tipojn. Por enmeti kampon en dokumenton, alklaku kampan tipon, alklaku kampon en la listo Elekti kaj alklaku je Enmeti. La jenaj kampoj disponeblas:

Tipo

Signifo

Modifita

Enmetas la aŭtornomon, kaj la daton, aŭ tempon de la lasta konservado.

Daŭro de redaktado

Enmetas la kvanton de tempo uzata por redakti dokumenton.

Komentoj

Enmetas la komentojn enigitajn en la langeto Priskribo de la dialogo Dosiero - Atributoj.

Numero de revizio

Enmetas la versinumeron de la aktuala dokumento.

Kreita

Enmetas la aŭtornomon, kaj la daton, aŭ tempon kiam la dokumento estis kreata.

Propra

Enmetas la enhavon de la atributoj troviĝantaj sur la langeto Propre difinita de la dialogo Dosiero - Atributoj.

Laste presita

Enmetas la aŭtornomon, kaj la daton, aŭ tempon kiam la dokumento estis laste presata.

Ŝlosilvortoj

Enmetas la ŝlosilajn vortojn kiel enigitajn en la langeto Priskribo de la dialogo Dosiero - Atributoj.

Temo

Enmetas la temon kiel enigita en la langeto Priskribo de la dialogo Dosiero - Atributoj.

Titolo

Enmetas la titolon kiel enigitan en la langeto Priskribo de la dialogo Dosiero - Atributoj.


Note Icon

La jenaj kampoj estas enmeteblaj nur se la rilata kampa tipo estas markita en la listo Tipo.


Elekti

Listigas la disponeblajn kampojn por la kampa tipo markita en la listo Tipo. Por enmeti kampon, alklaku la kampon, kaj alklaku je Enmeti.

Tip Icon

To quickly insert a field from the list, hold down and double-click the field.


Kampoj

Funkcio

Antaŭa paĝo

Enmetas la paĝan numeron de la antaŭa paĝo en la dokumento.

Sekva paĝo

Enmetas la paĝan numeron de la sekva paĝo en la dokumento.

Paĝnumero

Enmetas la numeron de la aktuala paĝo.


En Formato, alklaku la numeradan formaton uzotan.

Se volante, oni povas enmeti je Krommarĝeno por la vidigita paĝa numero. Se Krommarĝeno egalas al 1, la kampo vidigos numeron kiu estas je 1 pli ol la aktuala paĝa numero, sed nur se ekzistas paĝo kun tiu numero. En la lasta paĝo de la dokumento, la sama kampo estos vaka.

Note Icon

Por la kampaj tipoj "Kreita", "Modifita", kaj "Laste prestita", oni povas enmeti la aŭtoron, daton, kaj horon de la rilata operacio.


Formato

Alklaku la formaton aplikotan al la elektita kampo, aŭ alklaku je "Kromaj formatoj" por agordi propran formaton.

Kiam oni alklakas je "Kromaj formatoj", la dialogo Numera formato malfermiĝas. Tie oni povas difini propran formaton.

Fiksita enhavo

Enmetas la kampon kiel fiksitan enhavon. Tio signifas ke ne eblas ĝisdatigi la kampon.

Note Icon

Komputiĝas kampoj kun fiksita enhavo nur kiam oni kreas novan dokumenton el ŝablono kiu enhavas tian kampon. Ekzemple, en data kampo kun fiksita enhavo enmetiĝas la dato kiam la dokumento kreiĝas per la ŝablono.