Funkcioj

Depende de la elektita kampa tipo, oni povas agordi kondiĉojn al specifaj funkcioj. Ekzemple, oni povas difini kampon kiu rulos makroon kiam oni alklakos la kampon en la dokumento, aŭ kondiĉon kiu plenumite kaŝos kampon. Oni ankaŭ povas difini lokokupilajn kampojn kiuj enmetos bildojn, tabelojn, kadrojn kaj aliajn objektojn en la dokumento kiam bezonataj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj - Funkcioj


Tipo

Listigas la disponeblajn kampajn tipojn. Por enmeti kampon en dokumenton, alklaku kampan tipon, alklaku kampon en la listo Elekti kaj alklaku je Enmeti. La jenaj kampoj disponeblas:

Tipo

Signifo

Kondiĉa teksto

Enmetas tekston se specifa kondiĉo plenumiĝas. Ekzemple, enmetu je "sun eq 1" en la kadro Kondiĉo, kaj la tekston enmetotan kiam la variablo "sun" egalas al "1" en la kadro Tiam . Se dezirante, oni ankaŭ povas enmeti la tekston vidigotan kiam tiu kondiĉo ne estas plenumita, en la kadro Alie. Por difini la variablon "sun", alklaku la langeton Variabloj, elektu je "Agordi variablon", tajpu je "sun" en kadro Nomo, kaj ĝian valoron en la kadro Valoro.

Eniga listo

Enmetas tekstan kampon kiu vidigos unu elementon el listo. Oni povas enmeti, redakti kaj forigi elementojn, kaj ŝanĝi ilian ordon en la listo. Alklaku kampon Enmeta listo en la dokumento aŭ premu je Ctrl+Shift+F9 por vidigi la dialogon Elekti elementon.

Eniga kampo

Enmetas tekstan kampon kiun oni povas malfermi alklakante ĝin en la dokumento. Oni tiam povas ŝanĝi la tekston vidigitan.

Plenumi makroon

Enmetas tekstan kampon kiu rulos makroon kiam oni alklakos la kampon. Por atribui makroon al la kampo, alklaku la butonon Makroo.

Lokokupilo

Enmetas lokokupan kampon en la dokumento, ekzemple, por bildoj. Kiam oni alklakas lokokupan kampon, oni invitiĝas enmeti la mankantan elementon.

Kaŝita teksto

Enmetas tekstan kampon kiu estas kaŝita kiam plenumiĝas la kondiĉo agordita. Por uzi ĉi tiun funkcion, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Formata Asistanto kaj malmarku la markobutonon Kampoj: Kaŝita teksto.

Kaŝita alineo

Kaŝas alineon kiam plenumiĝas kondiĉo agordita de vi. Por uzi ĉi tiun funkcion, elektu menuerojn - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto kaj malmarku la butonon Kampoj: Kaŝita alineo.

Kunigi signojn

Kombinas ĝis 6 signojn, por ke ili kondutu kiel unu signo. Ĉi tiu eblo disponeblas nur kiam aziaj tiparoj estas subtenataj.


Note Icon

La jenaj kampoj estas enmeteblaj nur se la rilata kampa tipo estas markita en la listo Tipo.


Formato

Alklaku la formaton aplikotan al la elektita kampo, aŭ alklaku je "Kromaj formatoj" por agordi propran formaton.

Por funkciaj kampoj, la formata kampo utilas nur por kampoj de la tipo lokokupa. Tie la formato difinas la objekton kies lokon la lokokupilo okupas.

Kondiĉo

Por kampoj ligitaj al kondiĉo, enmetu la kriterion ĉi tien.

Tiam, Alie

Enmetu la tekston vidigotan kiam la kondiĉo estas plenumita en la kadron Tiam, kaj la tekston vidigotan kiam la kondiĉo ne estas plenumita en la kadron Alie.

Oni ankaŭ povas enmeti datumbazajn kampojn en la kadrojn Tiam kaj Alie per la formato "datumbaznomo.tabelnomo.kamponomo".

Note Icon

Se la tabelnomo aŭ la kamponomo ne ekzistas en datumbazo, nenio enmetiĝos.


Note Icon

Se oni enmetas la citilojn en "datumbaznomo.tabelnomo.kamponomo", la esprimo enmetiĝos kiel teksto.


Referenco

Tajpu la tekston vidigotan en la kampo. Se vi enmetas lokokupan kampon, tajpu la tekston vidigotan kiel konsileton kiam la musosago ŝvebas super la kampo.

Formato

Elektu la makroon rulotan kiam oni alklakos la kampon.

Makronomo

Vidigas la nomon de la elektita makroo.

Lokokupilo

Tajpu la tekston vidigotan en la lokokupa kampo.

Kaŝita teksto

Tajpu la tekston kiun vi volas kaŝi kiam kondiĉo validiĝas.

Signoj

Tajpu la signojn kiujn vi volas kombini. Vi povas kombini maksimume 6 signojn. Ĉi tiu agordaĵo nur estas havebla por la kampotipo Kombini signojn.

Valoro

Tajpu valoron por la elektita kampo.

Makroo

Malfermas la Makroelektilon, kie vi povas elekti la makroon rulotan kiam vi alklakas la elektitan kampon en la dokumento. Ĉi tiu buton nur estas havebla por la funkcikampo "Plenumi makroon".

La jenaj regiloj vidiĝas por kampoj Enmeta listo:

Elemento

Enmetu novan elementon.

Aldoni

Enmetas la Elementon en la liston.

Listeroj

Listigas la elementojn. La plej supra ero vidiĝas en la dokumento.

Forigi

Forigas la elektitan elementon el la listo.

Movi supren

Movas la elektitan eron supren en la listo.

Movi malsupren

Movas la elektitan eron malsupren en la listo.

Nomo

Enmetu unikan nomon por la Enmta listo.

Elekti elementon

Ĉi tiu dialogo vidiĝas kiam oni alklakas kampon de Enmeta listo en la dokumento.

Elektu la elementon vidigotan en la dokumento, kaj alklaku al Akcepti.

Redakti

Vidigas la dialogon Redakti kampojn: Funkcioj, kie oni povas redakti je la Enmeta listo.

Next

Fermas je la aktuala Enmeta listo kaj vidigas la sekvan, se ĝi disponeblas. Oni vidas ĉi tiun butonon malfermante la dialogon Elekti elementon per Stir+Maj+F9.