Krucreferencoj

Jen kie enmeti la referencojn aŭ referencitajn kampojn en la aktualan dokumenton. Referencoj estas referencitaj kampoj en la sama dokumento aŭ en subdokumentoj de ĉefa dokumento.

La avantaĝo de enmeti transreferencon kiel kampon estas ke oni ne bezonas modifi la referencojn mane ĉiufoje kiam oni ŝanĝas la dokumenton. Nur ĝisdatigu la kampojn per F9 kaj ĝisdatiĝos ankaŭ la referencoj en la dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj - Krucreferencoj

Elektu je Enmeti - Referenco.


Enmeti krucreferencojn

Tipo

Listigas la haveblajn kampotipojn. Por aldoni kampon al via dokumento, alklaku kampotipon, alklaku kampon en la Elekto-listo, kaj tiam alklaku Enmeti. La jenaj kampoj estas haveblaj:

Tipo

Signifo

Agordi referencon

Agordi celon por referencita kampo. Ĉe Nomo, enmetu nomon por la referenco. Kiam oni enmetas la referencon, la nomo aperos kiel identigilo en la lista kadro Elektaĵo.

En HTML-dokumento, malatentiĝos referencaj kampoj enmetitaj tiel. Por la celo en HTML-dokumento, oni devas enmeti legosignon.

Enmeti referencon

Enmeti referencon al alia loko en la dokumenton. Necesas unue difini la rilatan tekstan lokon per "Agordi referencon". Alie, ne eblas enmeti referencon elektante kampan nomon ĉe Elektaĵo.

En ĉefaj dokumentoj, oni ankaŭ povas referenci de iu subdokumento al alia. Notu ke la referenca nomo ne aperos en la elektaĵa kampo kaj necesas mane enmeti ĝin.

En HTML-dokumento, malatentiĝos referencaj kampoj enmetitaj tiel. Por referencaj kampoj en HTML-dokumento, necesas enmeti hiperligilon.

Titoloj

La Elektujo vidigas liston de ĉiuj titoloj en la ordo de ties apero en la dokumento.

Nombritaj alineoj

La Elekto-ujo vidigas liston de ĉiuj numeritaj titoloj kaj numeritaj alineoj en la ordo de ties apero en la dokumento.

Legosignoj

Enmetinte legosignon en la dokumenton per Enmeti - Legosigno, la legosigna elemento en la langeto Referencoj fariĝos uzebla. Oni povas uzi legosignojn por marki specifajn tekstopartojn en dokumento. En teksta dokumento, oni povas uzi legosignojn, ekzemple, por salti de iu parto de la dokumento al alia.

En HTML-dokumento, tiuj legosignoj fariĝas ankrojn <A nomo>, kiuj difinas la celon de hiperligiloj ekzemple.

Piednotoj

Se viaj dokumentoj enhavas piednoton, vi povas elekti la elementon Piednotoj. Referenco al piednoto liveras la piednotnumeron.

(Enmetitaj objektoj kun apudskriboj)

Vi povas krei referencojn al objektoj kiuj havas apudskribojn. Ekzemple, enmetu bildon, dekstre alklaku la bildon, elektu Apudskribo. Nun la objekto aperas numerite "Ilustraĵo" en la listo.


Tip Icon

Referencoj estas kampoj. Por forigi referencon, forigu la kampon. Se vi agordis pli longan tekston kiel referencon kaj ne volas denove enmeti ĝin, foriginte la referencon, elektu la tekston kaj kopiu ĝin al la tondejo. Tiam vi povas denove enmeti ĝin kiel "neformatita teksto" ĉe la sama loko per la komando Redakti - Alglui speciale. La teksto restos dum la referenco foriĝos.


Elektaĵo

Listigas la disponeblajn kampojn por la kampa tipo markita en la listo Tipo. Por enmeti kampon, alklaku la kampon, kaj elektu formaton en la listo "Enmeti referencon al", kaj klaku al Enmeti.

Tip Icon

To quickly insert a field from the list, hold down and double-click the field.


En la listo Enmeti referenco al, alklaku la formaton kiun vi volas uzi.

Enmeti referencon al

Elektu la formaton uzotan por la elektita referenca kampo. La jenaj formatoj disponeblas.

Formato

Signifo

Paĝo

Enmetas la numeron de la paĝo kiu enhavas la referencan celon.

Referenco

Enmetas la tutan referencocelan tekston. Por piednotoj ties numero estas enmetata.

Supre/Malsupre

Enmetas je "super" aŭ "sub", depende de la loko de la referenca celo relative al la loko de la referenca kampo.

Kiel paĝostilo

Enmetas la numeron de la paĝo kiu enhavas la referencan celon, laŭ la formato specifita en la paĝa stilo.

Numero

Enmetas la numeron de la titolo aŭ numerata alineo, inkluzivante superajn nivelojn depende de la kunteksto. Vidu noton sub ĉi tiu tabelo por pli da informoj.

Numero (sen kunteksto)

Enmetas nur la numeron de la titolo aŭ numerata alineo.

Numero (plena kunteksto)

Enmetas la numeron de la titolo aŭ numerata alineo, inkluzivante ĉiujn superajn nivelojn.

Ĉapitro

Enmetas la numeron de la ĉapitro kiu enhavas la referencan celon.

Kategorio kaj numero

Enmetas la kategorion (apudskriba tipo) kaj la numeron de la referencocelo. Ĉi tiu agordo nur haveblas se la referencocelo estas objekto kun apudskribo.

Apudskriba teksto

Enmetas la apudskriban etikedon de la referencocelo. Ĉi tiu agordo nur haveblas se la referencocelo estas objekto kun apudskribo.

Numerado

Enmetas la apudskriban numeron de la referencocelo. Ĉi tiu agordo nur haveblas se la referencocelo estas objekto kun apudskribo.


Note Icon

La formato "Nombro" enmetas la numeron de la titolo aŭ numerata alineo. La superaj niveloj estas inkluzivitaj depende de la kunteksto, laŭ bezono.


Note Icon

Ekzemple, se vi estas en ĉapitro 1, subĉapitro 2, subparto 5, ĉi tio estas numerebla kiel 1.2.5. Kiam vi enmetas referencon ĉi tien al teksto en la antaŭa subparto "1.2.4" kaj aplikas la formaton "Numero", tiam la referenco estos vidigata kiel "4". Se en ĉi tiu ekzemplo la numerado estas agordata por montri pli da subniveloj, la sama referenco estos vidigataj kiel "2.4" aŭ "1.2.4", depende de la agordo. Se vi uzas la formaton "Numero (tuta kunteksto)", vi ĉiam vidos "1.2.4", kiel ajn la numerita alineo estas formatita.


Nomo

Tajpu la nomon de la propra kampo kreota. Por agordi celon, alklaku je "Agordi referencon" en la listo Tipo, tajpu nomon en tiu kadro, kaj alklaku je Enmeti. Por referenci la novan celon, alklaku la celan nomon en la listo Elektaĵo.

En ĉefa dokumento, celoj kiuj estas en malsamaj subdokumentoj ne vidiĝas en la listo Elektaĵo. Se oni volas enmeti referencon al tia celo, oni devas tajpi la vojprefikson kaj la nomon en la kadro Nomo .

Valoro

Enmetu la deŝovon aplikotan al data aŭ hora kampo.

Se oni elektas tekston en la dokumento, kaj enmetas referencon, la elektita teksto fariĝas la enhavo de la nova kampo.