Dokumento

Eblas uzi kampojn por enmeti informon pri la aktuala dokumento, ekzemple, dosiernomo, ŝablono, statistikoj, datumoj de uzanto, dato, kaj horo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj - Dokumento


Note Icon

Por la HTML-a eksporto kaj importo de dataj kaj horaj kampoj, specialaj LibreOffice-formatoj uziĝas.


Tipo

Listigas la disponeblajn kampajn tipojn. Por enmeti kampon en dokumenton, alklaku kampan tipon, alklaku kampon en la listo Elekti kaj alklaku je Enmeti. La jenaj kampoj disponeblas:

Tipo

Signifo

Aŭtoro

Enmetas la nomon de la aktuala uzanto.

Ĉapitro

Enmetas la ĉapitran numeron kaj/aŭ la ĉapitran nomon.

Dato

Enmetas la aktualan daton. Oni povas enmeti la daton kiel fiksitan kampon - Dato (fiksita) - kiu ne ŝanĝiĝos, aŭ kiel dinamikan kampon - Dato - kiu ĝisdatiĝos aŭtomate. Por mane ĝisdatigi la kampon Dato, premu je F9.

Dosiernomo

Enmetas la dosiernomon kaj/aŭ la vojprefikson de la aktuala dokumento, aldone al la dosiernomo sen sufikso.

Paĝo

Enmetas la paĝnumeron de la aktuala, antaŭa, aŭ sekva paĝo.

Sendinto

Enmetas kampojn kiuj enhavas datumojn de uzanto(j). Oni povas ŝanĝi la datumojn de uzanto elektante menuerojn - LibreOffice - Datumoj de uzanto.

Statistiko

Enmetas dokumentajn statistikojn, ekzemple nombron da paĝoj kaj nombron da vortoj, kiel kampon. Por vidigi la statistikojn de dokumento, elektu menuerojn Dosiero - Atributoj, kaj alklaku la langon Statistiko.

Ŝablonoj

Enmetas la dosiernomon, la vojprefikson, aŭ la dosiernomon sen sufikso de la aktuala ŝablono. Vi ankaŭ povas enmeti la nomojn de la formatoj "Kategorio" kaj "Stilo", uzataj en la aktuala ŝablono.

Horo

Enmetas la aktualan horon. Oni povas enmeti la horon kiel fiksan kampon - Horo (fiksita) - kiu ne ŝanĝiĝas, aŭ kiel dinamikan kampon - Horo - kiu ĝisdatiĝos. Por mane ĝisdatigi la kampon Horo, premu je F9.


Note Icon

La jenaj kampoj estas enmeteblaj nur se la rilata kampa tipo estas markita en la listo Tipo.


Elekti

Listigas la disponeblajn kampojn por la kampa tipo markita en la listo Tipo. Por enmeti kampon, alklaku la kampon, kaj alklaku je Enmeti.

Tip Icon

To quickly insert a field from the list, hold down and double-click the field.


Kampoj

Funkcio

Antaŭa paĝo

Enmetas la paĝan numeron de la antaŭa paĝo en la dokumento.

Sekva paĝo

Enmetas la paĝan numeron de la sekva paĝo en la dokumento.

Paĝnumero

Enmetas la numeron de la aktuala paĝo.


En Formato, alklaku la numeradan formaton uzotan.

Se volante, oni povas enmeti je Krommarĝeno por la vidigita paĝa numero. Se Krommarĝeno egalas al 1, la kampo vidigos numeron kiu estas je 1 pli ol la aktuala paĝa numero, sed nur se ekzistas paĝo kun tiu numero. En la lasta paĝo de la dokumento, la sama kampo estos vaka.

Deŝovo

Enmetu la deŝovan valoron aplikotan al paĝnumera kampo, ekzemple "+1".

Tip Icon

Se vi volas ŝanĝi la realan paĝnumeron sed ne la vidigitan numeron, ne uzu la valoron de Deŝovo. Por ŝanĝi paĝajn numerojn, legu la manlibron Paĝaj numeroj.


Formato

Alklaku la formaton aplikotan al la elektita kampo, aŭ alklaku je "Kromaj formatoj" por agordi propran formaton.

Kiam oni alklakas je "Kromaj formatoj", la dialogo Numera formato malfermiĝas. Tie oni povas difini propran formaton.

Se vi elektas "Ĉapitronumeron sen apartigilo" por ĉapitra kampo, la apartigiloj kiuj estas agorditaj por ĉapitronumerado en Iloj - Skema numerado ne estas vidigataj.

Se oni elektas je "ĉapitra numerado" kiel la formato por referencaj kampoj, vidiĝos en la kampo nur la numero de la ĉapitra titolo kiu enhavas la referencitan objekton. Se la alinea stilo por la ĉapitra titolo ne estas numerita, la kampo restos vaka.

La jenaj numerampleksaj formatoj estas por alineoj formatitaj kun numeraj aŭ bulaj listoj:

Kategorio kaj numero

La formato enhavas ĉion inter la komenco de la alineo kaj tuj post la numerampleksa kampo.

Apudskriba teksto

La formato enhavas la tekston kiu sekvas la numerampleksan kampon ĝis la fino de la alineo.

Numero

La formato enhavas nur la referencan numeron


Fiksita enhavo

Enmetas la kampon kiel fiksitan enhavon. Tio signifas ke ne eblas ĝisdatigi la kampon.

Nivelo

Elektu la ĉapitran titolan nivelon inkluzivotan en la elektita kampo.

Deŝovo en tagoj/minutoj

Enmetu la deŝovon aplikotan al data aŭ hora kampo.

Valoro

Enmetu la deŝovon aplikotan al data aŭ hora kampo.