Kampoj

Enmetas kampon je la aktuala kursorpozicio. La dialogo listigas ĉiujn haveblajn kampojn.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj

+F2

En ilbreto Enmeti, alklaku

Bildsimbolo

Enmeti kampojn


Pri kampoj

Dokumento

Eblas uzi kampojn por enmeti informon pri la aktuala dokumento, ekzemple, dosiernomo, ŝablono, statistikoj, datumoj de uzanto, dato, kaj horo.

Krucreferencoj

Jen kie enmeti la referencojn aŭ referencitajn kampojn en la aktualan dokumenton. Referencoj estas referencitaj kampoj en la sama dokumento aŭ en subdokumentoj de ĉefa dokumento.

La avantaĝo de enmeti transreferencon kiel kampon estas ke oni ne bezonas modifi la referencojn mane ĉiufoje kiam oni ŝanĝas la dokumenton. Nur ĝisdatigu la kampojn per F9 kaj ĝisdatiĝos ankaŭ la referencoj en la dokumento.

Funkcioj

Depende de la elektita kampa tipo, oni povas agordi kondiĉojn al specifaj funkcioj. Ekzemple, oni povas difini kampon kiu rulos makroon kiam oni alklakos la kampon en la dokumento, aŭ kondiĉon kiu plenumite kaŝos kampon. Oni ankaŭ povas difini lokokupilajn kampojn kiuj enmetos bildojn, tabelojn, kadrojn kaj aliajn objektojn en la dokumento kiam bezonataj.

DokumentInformo

Kampoj de DokumentInformo enhavas informon pri la atributoj de dokumento, ekzemple la krea dato de la dokumento. Por vidi la atributojn de dokumento, elektu je Dosiero - Atributoj.

Variabloj

Variablaj kampoj ebligas enmeti dinamike enhavon en la dokumenton. Ekzemple, oni povas uzi variablon por reagordi la paĝan numeradon.

Datumbazo

Oni povas enmeti kampojn el iu ajn datumbazo, ekzemple, adresajn kampojn, en la dokumenton.

Enmeti

Enmetas la elektitan kampon ĉe la kursorpozicion en la dokumento. Por fermi la dialogon, alklaku la butonon Fermi.