Presilo
Agordu la presajn eblojn por la koverto.
Konsultu la dokumentaron kiu venis kun la presilo por agordi la presilon por kovertoj. Depende de la marko de presilo, kovertoj devos eniri maldekstre, dekstre, meze, kaj aŭ fronto supren aŭ fronto malsupren.
Horizontale maldekstre
Enirigas la koverton horizontale de la maldekstra eĝo de la presila paperpleto.
Horizontale centre
Enirigas la koverton horizontale de la centro de la presila paperpleto.
Horizontale dekstre
Enirigas la koverton horizontale de la dekstra eĝo de la presila paperpleto.
Vertikale maldekstre
Enirigas la koverton vertikale de la maldekstra eĝo de la presila paperpleto.
Vertikale centre
Enirigas la koverton vertikale de la centro de la presila paperpleto.
Vertikale dekstre
Enirigas la koverton vertikale de la dekstra eĝo de la presila paperpleto.
Presi el supro
Enirigas la koverton kun la presota surfaco supre en la presila paperpleto.
Presi el malsupro
Enirigas la koverton kun la presota surfaco malsupre en la presila paperpleto.
Movi dekstren
Enigu la distancon movi dekstren la presotan areon.
Movi malsupren
Enigu la distancon movi malsupren la presotan areon.
Aktuala presilo
Vidigas la nomon de la aktuala presilo.
Agordado
Malfermas la dialogon Presilo, kie oni povas difini pluajn presilajn agordojn, ekzemple paperan formaton kaj orientiĝon.