Formato
Specifas la aranĝon kaj la dimensiojn de la koverto.
Adresato
Agordas la pozicion kaj la tekstajn formatajn eblojn de la kampo Adresato.
Pozicio
Agordas la pozicion de la adresatan adreson sur la koverto.
De maldekstro
Enmetu la kvanton da spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la koverto kaj la kampo Adresato.
de supro
Enmetu la kvanton da spaco lasota inter la supra eĝo de la koverto kaj la kampo Adresato.
Redakti
Alklaku kaj elektu la tekstan formatan stilon por la redaktota kampo Adresato.
Signo
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la signan formaton uzotan en la kampo Adresato.
Alineo
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la alinean formaton uzotan en la kampo Adresato.
Sendinto
Agordas la pozicion kaj la tekstan formaton de la adreso de la sendanto.
Pozicio
Agordas la pozicion de la adreso de sendanto sur la koverto.
De maldekstro
Enmeti la kvanton da spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la koverto kaj la kampo Sendanto.
de supro
Enmetu la kvanton da spaco lasota inter la supra eĝo de la koverto kaj la kampo Sendanto.
Redakti
Alklaku kaj elektu la tekstan formatan stilon por la redaktota kampo Sendanto.
Signo
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la signan formaton uzotan en la kampo Sendanto.
Alineo
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la alinean formaton uzotan en la kampo Sendanto.
Grando
Elektu la kovertan grandon uzotan, aŭ kreu propran grandon.
Formato
Elektu la kovertan grandon deziratan, aŭ elektu je "Difinita de Uzanto", kaj enmetu la larĝon kaj la alton de la propra grando.
Larĝo
Enmetu la larĝon de la koverto.
Alto
Enmetu la alton de la koverto.