Koverto

Enmetu la sendan kaj resendan adresojn por la koverto. Oni ankaŭ povas enmeti adresajn kampojn el datumbazo, ekzemple el la datumbazo Adresoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose Insert - Envelope - Envelope tab


Adresato

Enmetu la sendan adreson. Oni povas ankaŭ alklaki ĉi tiun kadron, kaj elekti datumbazon, tabelon, kaj kampon, kaj alklaki la sagan butonon por enmeti la kampan adreson. Se dezirante, oni povas apliki formaton, ekzemple grasan kaj substrekan, al la adresa teksto.

Sendinto

Enmetas resendan adreson sur la koverto. Marku la markobutonon Sendanto, kaj enigu la resendan adreson. LibreOffice aŭtomate enmetas viajn proprajn datumojn en la kadro Sendanto, sed oni ankaŭ povas tajpi la bezonatan tekston.

Datumbazo

Elektu la datumbazon kiu enhavas la adresajn datumojn por enmeti.

Tabelo

Elektu la datumbazan tabelon kiu enhavas la adresajn datumojn enmetotajn.

Datumbaza kampo

Elektu la datumbazan kampon kiu enhavas la adresajn datumojn enmetotajn, kaj alklaku la maldekstran sagan butonon. La datumoj enmetiĝos en la adresa kadro kiu enhavas la kursoron.

Antaŭvidi kampon

Vidigas la aspekton de la aktuala elektaĵo.