Agordaro
Enmetas la ĉapitran numeron por la apudskriba etikedo. Por uzi ĉi tiun eblon, oni devas unue atribui skizan nivelon al alinea stilo, kaj apliki ĝin al la ĉapitraj titoloj en la dokumento.
Ĉapitra numerado
Kiam oni enmetas ĉapitrajn numerojn en titolajn etikedojn, la titola numerado reagordiĝos atingante ĉapitran titolon. Ekzemple, se la lasta bildo en ĉapitro 1 estas "Bildo 1.12", la unua bildo en la sekva ĉapitro estos "Bildo 2.1".
Nivelo
Elektu la nombron da skizaj niveloj ek de la supro de la ĉapitra hierarkio malsupren, por enmeti en la titolan etikedon.
Apartigilo
Enmetu la signon enmetotan inter la ĉapitra numero kaj la titola numero.
Kategoria kaj kadra formatoj
Signostilo
Specifas la signan stilon.
Apliki borderon kaj ombradon
Aplikas la borderon kaj ombron de la objekto al la titola kadro.