Enmeti Legosignon

Enmetas legosignon ĉe la kursora pozicio. Poste vi povas uzi la Navigilon por rapide salti al la markita loko je estonta momento. En HTML-dokumento, legosignoj estas konvertataj al ankroj kien vi povas salti de hiperligilo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Enmeti - Legosignon

Malfermu la ilobreton Enmeti, alklaku

Bildsimbolo

Legosigno


Por salti al specifa legosigno, premu je F5 por malfermi je la Navigilo, alklaku la plusan signumon (+) apud la Legosigno, kaj duoble alklaku la legosignon.

Legosignoj

Tajpu la nomon de la legosigno kreota. La pli suba listo enhavas ĉiujn legosignojn en la aktuala dokumento. Por forigi legosignon, elektu ĝin en la listo, kaj alklaku je Forigi.

Vi ne povas uzi jenajn signojn en nomo de legosigno: / \ @ : * ? " ; , . #

Forigi

Por forigi legosignon, elektu la legosignon en la dialogo Enmeti legosignon kaj alklaku la butonon Forigi. Neniu konfirmo okazos.