Enmeti manan salton
Enmetas manan linian salton, kolumnan salton aŭ paĝan salton ĉe la aktuala kursora pozicio.
Tipo
Elektu la specon de salto kiun vi volas enmeti.
Linisalto
Finas la aktualan linion, kaj movas la trovitan tekston dekstre de la kursoro al la sekva linio, sen krei novan alineon.
Vi ankaŭ povas enmeti linisalton presante Maj+Enigi.
Kolumnosalto
Enmetas manan kolumnan salton (en plurkolumna aranĝo), kaj movas la trovitan tekston dekstre de la kursoro al la komenco de la sekva kolumno. Mana kolumna salto estas markata per nepresebla bordero ĉe la supro de la nova kolumno.
Paĝosalto
Enmetas manan paĝan salton, kaj movas la tekston trovitan dekstre de la kursoro, al la komenco de la sekva paĝo. La enmetitan paĝan salton markas nepresebla bordero supre de la nova paĝo.
You can also insert a page break by pressing CommandCtrl+Enter. However, if you want to assign the following page a different Page Style, you must use the menu command to insert the manual page break.
Stilo
Elektu la paĝan stilon por la paĝo kiu sekvas la manan paĝan salton.
Ŝanĝi paĝnumeron
Atribuas la paĝan numeron specifitan de vi, al la paĝo sekvanta la manan paĝan salton. Tiu eblo disponeblas nur se vi atribuas alian paĝan stilon al la paĝo sekvanta la manan paĝan salton.
Paĝnumero
Enigu la novan paĝan numeron por la paĝo kiu sekvas la manan paĝan salton.
Por vidigi manajn saltojn, elektu menuerojn Vido - Nepreseblaj signoj.