Kaŝitaj alineoj

Malkaŝas aŭ kaŝas kaŝeblajn alineojn. Ĉi tiu agordo influas nur la ekranan vidigon de kaŝeblaj alineoj, sed ne la presadon de kaŝeblaj alineoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Vido - Kaŝitaj alineoj


Note Icon

Por enŝalti ĉi tiun funkcion, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Formata Asistanto, kaj certigu ke la markobutono Kaŝitaj alineoj en la kampo Vidigo de estas markita.


Uzu la kampan komandon "Kaŝita alineo" por agordi kondiĉon kiu estas plenumenda por kaŝi alineon. Se la kondiĉo ne estas plenumita, la alineo vidiĝos.

Kiam oni kaŝas alineon, ankaŭ kaŝiĝos piednotoj kaj kadroj ankritaj al la signoj en tiu alineo.