Redakti kampojn
Malfermas dialogon kie vi povas redakti la atributojn de kampo. Alklaku antaŭ kampo, kaj elektu ĉi tiun komandon. En la dialogo, vi povas uzi la sagajn butonojn por movi al la antaŭa aŭ al la sekva kampo.
Vi ankaŭ povas duoble alklaki kampon en via dokumento por ekredakti la kampon.
Por ŝanĝi la vidon inter kampaj nomoj kaj kampaj enhavoj en la dokumento, elektu je Vido - Kampaj nomoj.
Se vi elektas DDE-ligilon en la dokumento, kaj elektas je , malfermiĝos la dialogo Redakti ligilojn.
Se vi alklakas antaŭ kampo de speco "sendanto", kaj elektas je Propraj datumoj.
, malfermiĝos la dialogoTipo
Listigas la tipon de kampo redaktata de vi.
La jenaj dialogeroj videblas nur kiam la rilata kampa tipo elektiĝis.
Elekti
Listigas la kampajn agordojn, ekzemple, "fiksita". Laŭdezire oni povas alklaki alian atributon por la elektita kampa tipo.
Formato
Elektu la formaton por la enhavo de la kampo. Por dato, horo, kaj propre difinitaj kampoj, oni povas ankaŭ alklaki je "Kromaj formatoj" en la listo, kaj elekti alian formaton. La disponeblaj formatoj dependas de la tipo de kampo redaktata.
Deŝovo
Vidigas la deŝovon por la elektita kampotipo, ekzemple, por "Sekva paĝo", "Paĝonumeroj" aŭ "Antaŭa paĝo". Vi povas entajpi novan deŝovan valoron kiu estas aldonota al la vidigata paĝonumero.
Se vi volas ŝanĝi la realan paĝnumeron sed ne la vidigitan numeron, ne uzu la valoron de Deŝovo. Por ŝanĝi paĝajn numerojn, legu la manlibron Paĝaj numeroj.
Nivelo
Ŝanĝu la difinitajn valorojn kaj skemajn niveloj por la kampotipo "Ĉapitro".
Nomo
Vidigas la nomon de kampa variablo. Laŭbezone oni povas tajpi alian nomon.
Valoro
Vidigas la aktualan valoron de la kampa variablo. Oni povas tajpi alian valoron.
Kondiĉo
Vdigas la kondiĉon plenumendan por aktivigi la kampon. Oni povas enmeti alian kondiĉon.
Tiam, Alie
Ŝanĝi la kampan enhavon vidigotan depende de ĉu la kampa kondiĉo estas plenumita.
Referenco
Enmetu aŭ modifu la referenctekston por la elektita kampo.
Nomo de makroo
Vidigas la nomon de la makroo atribuita al la elektita kampo.
Lokokupilo
Vidigas la lokokupilan tekston de la elektita kampo.
Enmeti tekston
Vidigas la tekston kiu estas ligita al kondiĉo.
Formulo
Vidigas la formulon de formula kampo.
Datumbaza elekto
Elektu registritan datumbazon el kiu enmeti kampon. Oni povas ŝanĝi la tabelon aŭ imformpeton al kiu la elektita kampo referas.
Rikordnumero
Vidigas la datumbazan rikordnumeron enmeti kiam plenumiĝos la agordita kondiĉo por la "Ajna rikordo" kampa tipo.
Maldekstrensago
Saltas al la antaŭa kampo de la sama tipo en la dokumento. Ĉi tiu butono estas aktiva nur kiam dokumento enhavas pli ol unu kampo de la sama tipo.
Antaŭa kampo
Dekstrensago
Saltas al la sekva kampo de la sama tipo en la dokumento. Ĉi tiu butono estas aktiva nur kiam dokumento enhavas pli ol unu kampo de la sama tipo.
Sekva kampo