Aŭtomata teksto

Kreas, redaktas, aŭ enmetas Aŭtomatan Tekston. Eblas konservi formatitan tekston, tekston kun bildoj, tabelojn, kaj kampojn kiel Aŭtomatan Tekston. Por rapide enmeti Aŭtomatan Tekston, tajpu la fulmoklavon por la Aŭtomata Teksto en la dokumento, kaj premu je F3.

Tip Icon

Eblas ankaŭ alklaki la sagon apud la bildsimbolo AŭtomataTeksto en la breto Enmeti kaj elekti la enmetotan Aŭtomatan Tekston.


Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Aŭtomata teksto

+F3

En ilbreto Enmeti, alklaku

Bildsimbolo

Aŭtomata teksto


Uzi AŭtomataTekston

Aŭtomata teksto

La dialogo Aŭtomata Teksto listigas la kategoriojn kaj erojn de Aŭtomata Teksto.

Vidigas reston de nomo kiel proponon dum tajpado

Vidigas propono(j)n por kompletigi vorton kiel konsileton post kiam oni tajpas la unuajn tri literojn de vorto kiu kongruas al Aŭtomata Tekstero. Por akcepti la proponon, premu je Enter. Se pli ol unu Aŭtomata Tekstero kongruas al la literoj tajpitaj, premu je Ctrl+Tab por iri tra la eroj. Ekzemple, por enmeti lokokupan tekston, tajpu je "Dum", kaj premu je Enter.

To display the list in reverse order, press +Shift+Tab.

Nomo

Listigas la nomon de la aktuale elektita Aŭtomata Tekstero. Se vi elektis tekston en la dokumento, tajpu la nomon de la nova Aŭtomata Tekstero, alklaku la butonon Aŭtomata Teksto , kaj elektu je Nova.

Ligilo

Vidigas la fulmoklavon por la elektita Aŭtomata Teksto. Se vi kreas novan Aŭtomatan Teksteron, tajpu la fulmoklavon uzotan por tiu ero.

Fallisto

Listigas la kategoriojn de Aŭtomata Teksto. Por vidi la Aŭtomatajn Teksterojn en iu kategorio, duoble alklaku la kategorion, aŭ alklaku la plusan signumon (+) antaŭ la kategorio. Por enmeti Aŭtomatan Teksteron en la aktualan dokumenton, elektu la eron en la listo, kaj alklaku je Enmeti.

Tip Icon

Oni povas ŝovi kaj demeti Aŭtomatajn Teksterojn el iu kategorio en alian.


Enmeti

Enmetas la elektitan aŭtomatan tekston en la aktualan dokumenton.

Note Icon

Se vi enmetas neformatitan aŭtomatan tekstan elementon en alineon, la elemento estas formatata per la aktuala alinea stilo.


Fermi

Fermas la dialogon kaj konservas ĉiujn ŝanĝojn.

Aŭtomata teksto

Alklaku por vidigi pluajn komandojn pri Aŭtomata Teksto, ekzemple, por krei novan Aŭtomatan Teksteron de elektita teksto en la aktuala dokumento.

Nova

Kreas novan Aŭtomatan Teksteron el la teksto elektita de vi en la aktuala dokumento. La tekstero aldoniĝos al la aktuala elektita kategorio de Aŭtomata Teksto. Necesas unue enmeti nomon antaŭ ol vi vidos ĉi tiun komandon.

Nova (nur teksto)

Kreas novan Aŭtomatan Teksteron el nur la teksto elektita de vi en la aktuala dokumento. Bildoj, tabeloj kaj aliaj objektoj ne inkluziviĝos. Necesas unue enmeti nomon antaŭ ol vi vidos ĉi tiun komandon.

Kopii

Kopias la elektitan aŭtomatan tekston al la tondejo.

Anstataŭigi

Anstataŭigas la enhavon de la elektita Aŭtomata Tekstero per la elektita teksto en la aktuala dokumento.

Renomi

Malfermas la dialogon Renomi Aŭtomatan Tekston, kie oni povas ŝanĝi la nomon de la elektita Aŭtomata Tekstero.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn post konfirmo.

Redakti

Malfermas la elektitan Aŭtomatan Teksteron por redakti en aparta dokumento. Ŝanĝi laŭdezire, elektu menuerojn Dosiero - Konservi Aŭtomatan Tekston, kaj elektu menuerojn Dosiero - Fermi.

Makroo

Malfermas la dialogon Agordi Makroon, kie oni povas kunligi makroon al la elektita Aŭtomata Tekstero.

Eblas ankaŭ uzi en viaj Aŭtomataj Teksteroj la makrojn kiuj estas ligitaj al iuj provizitaj Aŭtomataj Teksteroj. Necesas krei la Aŭtomatajn Teksterojn per la atributo "nur teksto". Ekzemple, enmeti la ĉenon <field:company> en Aŭtomatan Teksteron, kaj LibreOffice anstataŭigos la ĉenon per la enhavo de la rilata datumbaza kampo.

Importi

Malfermas dialogon kie oni povas elekti la dokumenton aŭ ŝablonon de MS 97/2000/XP Word, kiu enhavas la erojn importotajn.

Kategorioj

Aldonas, renomas, aŭ forigas kategoriojn de aŭtomata teksto.

Redakti kategoriojn

Aldonas, renomas, aŭ forigas kategoriojn de aŭtomata teksto.

Kategorio

Vidigas la nomon de la elektita kategorio de Aŭtomata Teksto. Por ŝanĝi la nomon de la kategorio, tajpu novan nomon, kaj alklaku je Renomi. Por krei novan kategorion, tajpu nomon, kaj alklaku je Nova.

Vojprefikso

Vidigas la aktualan vojprefikson al la dosierujo kie konservitaj estas la dosieroj de la elektita kategorio de Aŭtomata Teksto. Se vi kreas novan kategorion, elektu kie konservi la kategoriajn dosierojn.

Nova

Kreas novan kategorion de aŭtomata teksto uzante la nomon kiun vi tajpis en la tekstujo Nomo.

Renomi

Ŝanĝas la nomon de la elektita kategorio de Aŭtomata Teksto al la nomo kiun vi enmetas en la kadro Nomo.

Elektaĵlisto

Listigas la ekzistantajn kategoriojn de Aŭtomata Teksto kaj la rilatajn vojprefiksojn.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn sen konfirmo.

Vojprefikso

Malfermas la dialogon Redakti Vojprefiksojn, kie oni povas elekti la dosierujon en kiu konservi Aŭtomatan Tekston.

Por aldoni novan vojprefikson al dosierujo de Aŭtomata Teksto, alklaku la butonon Vojprefikso en la dialogo Aŭtomata Teksto.

Konservi ligilojn rilate al

Uzu ĉi tiun areon por agordi kiel LibreOffice enmetas ligilojn al la indekso de aŭtomata teksto.

Dosiersistemo

Ligiloj al dosierujoj de Aŭtomata Teksto en via komputilo estas relativaj.

Interreto

Ligiloj al dosieroj en la Interreto estas relativaj.