Navigilo

Vidigas aŭ kaŝas la Navigilon, kie vi povas rapide salti al aliaj partoj de via dokumento. Vi ankaŭ povas uzi la Navigilon por enmeti elementojn el la aktuala dokumento aŭ aliaj malfermitaj dokumentoj, kaj por organizi modelajn dokumentojn. Por redakti elementon en la Navigilo, dekstre alklaku la elementon, kaj tiam elektu komandon el la kunteksta menuo. Se vi volas, vi povas endokigi la Navigilon ĉe la rando de via laborspaco.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Vidigi - Navigilo

Sur la breto Normala, alklaku

Bildsimbolo

Navigilo ek/for


Por malfermi la Navigilon, elektu je Vidigo - Navigilo. Por movi la Navigilon, ŝovu ĝian titolbreton. Por doki la Navigilon, ŝovu ĝian titolbreton al la maldekstra aŭ dekstra eĝo de la labortablo. Por malŝlosi la Navigilon, tenu la Ctrl-klavon kaj duoble alklaku la grizan areon de la Navigilo.

Alklaku la plusosignumo (+) apud la kategorio en la Navigilo por vidi la elementojn en la kategorio. Por vidi la nombron da elementoj en kategorio, restu kun la musindikilo trans la kategorio en la Navigilo. Por salti al elementon en la dokumento, duoble alklaku la elementon en la Navigilo.

Por salti al la sekva aŭ antaŭa elemento en dokumento, alklaku la bildsimbolon Navigado por malfermi la Navigilan ilobreton, alklaku la elementkategorion, kaj tiam alklaku la supren aŭ malsupren sagojn.

Note Icon

Kaŝita sekcio en dokumento aspektas griza en la Navilio, kaj vidiĝas la teksto "kaŝita" kiam oni haltas la muson super ĝi. Same okazas ĉe la paĝokapa kaj paĝopieda enhavoj de Paĝaj Stilo ne uzitaj en dokumento, kaj kaŝitaj enhavoj en tabeloj, tekstaj kadroj, bildoj, OLE-objektoj, kaj indeksoj.


Baskuli ĉefan vidon

Ŝaltas inter modela vido kaj ordinara vido se modela dokumento estas malfermita.

Bildsimbolo

Baskuli ĉefan vidon

Navigado

Malfermas la ilbreton Navigado,kie oni povas rapide salti al la sekva aŭ antaŭa ero en la kategorio kiun oni elektis. Elektu la kategorion, kaj alklaku la sagojn "Antaŭa" kaj "Sekva".

Por daŭrigi la serĉon, alklaku la bildsimbolon Ripetu serĉon sur la ilobreto Navigado.

Bildsimbolo

Navigado

Antaŭa

Saltas al la antaŭa ero en la dokumento. Por agordi la tipon de objekto al kiu salti, alklaku la bildsimbolon Navigadokaj alklaku eran kategorion - ekzemple, "Grafiko".

Bildsimbolo

Antaŭa objekto

Next

Saltas al la antaŭa elemento en la dokumento. Por agordi la tipon de objekto al kiu salti, alklaku la bildsimbolon Navigado, kaj alklaku eran kategorion - ekzemple, "Grafiko"

Bildsimbolo

Sekva objekto

Paĝnumero

Tajpu la nombron de la paĝo al kiu vi volas salti, kaj aklaku al Enter.

Tip Icon

To quickly move the cursor to another page while you are in a document, press Shift++F5, type the number of the page that you want to jump to, and then wait a few moments.


Listujo

Vidigas aŭ kaŝas la listonNavigilo.

Bildsimbolo

Listujo ek/for

Enhava vido

Baskulas inter la vidigo de ĉiuj kategorioj en la Navilgilo kaj la elektita kategorio.

Bildsimbolo

Ŝanĝi enhavan vidon

Tip Icon

Por rapide reordigi titolojn kaj iliajn kunan tekston en la dokumento, elektu la kategorion "Titoloj" en la listo, kaj alklaku la bildsimbolon Enhava aspekto. Nun eblas ŝovi kaj demeti por reordigi la enhavon.


Agordi memorigon

Alklaku ĉi tie por agordi memorigon ĉe la aktuala kursora loko. Oni povas agordi ĝis kvin memorigojn. Por salti al memorigon, alklaku la bildsimbolon Navigado, en la fenestro Navigado alklaku la bildsimbolon Memorigo, kaj alklaku la butonon Antaŭa aŭ Sekva.

Bildsimbolo

Agordi memorigon

Paĝokapo

Movas la kursoron al la titolo, aŭ de la titolo al la dokumenta teksta areo.

Bildsimbolo

Paĝokapo

Paĝopiedo

Movas la kursoron al la piednoto, aŭ de la piednoto al la tekstareo de la dokumento.

Bildsimbolo

Paĝopiedo

Ankro <-> teksto

Saltas inter la piednota teksto kaj la piednota ankro.

Bildsimbolo

Ankro <-> teksto

Ŝovreĝimo

Agordas la ŝovajn kaj demetajn eblojn por enmeti erojn el la Navigilo en dokumenton, ekzemple, hiperligilon. Alklaku ĉi tiun bildsimbolon, kaj elektu la funkcion uzotan.

Bildsimbolo

Ŝovreĝimo

Enmeti kiel hiperligilon

Kreas hiperligilon kiam oni ŝovas kaj demetas eron en la aktualan dokumenton. Alklaku la hiperligilon en la dokumento por salti al la ero al kiu la hiperligilo ligas.

Enmeti kiel ligilon

Enmetas la elektitan eron kiel ligilon kien oni ŝovas kaj demetas ĝin en la aktualan dokumenton. Enmetas tekston kiel protektitajn sekciojn. La enhavo de la ligilo aŭtomate ĝisdatiĝos kiam la font ŝanĝiĝas. Por mane ĝisdatigi la ligilojn en dokumento, elektu menuerojn Iloj - Ĝisdatigi - Ligiloj. Ne eblas krei ligilojn por bildoj, OLE-objektoj, referencoj kaj indeksoj.

Enmeti kiel kopion

Enmetas kopion de la elektita ero kiel ligilon kien oni ŝovas kaj demetas ĝin en la aktualan dokumenton. Ne eblas ŝovi kaj demeti kopiojn de bildoj, OLE-objektoj, referencoj kaj indeksoj.

Skema nivelo

Alklaku ĉi tiun bildsimbolon, kaj elektu la nombron da titolaj skizaj niveloj vidigotaj per la fenestro Navigilo. Eblas ankaŭ aliri ĉi tiun komandon dekstre alklakante titolon en la fenestro Navigilo.

1-10

Alklaku al 1 por vidi nur la supranivelajn titolojn (ĉapitrajn titolojn) en la fenestro Navigilo, kaj al 10 por vidi ĉiujn titolojn.

Bildsimbolo

Skema nivelo

Je ĉapitro supren

Movas la elektitan titolon, kaj la tekston sub la titolo, supren je unu titola pozicio en la Navigilo kaj en la dokumento. Por movi nur la elektitan titolon, kaj ne la tekston kun la titolo, tenu je Stir, kaj alklaku ĉi tiun bildsimbolon.

Bildsimbolo

Je ĉapitro supren

Je ĉapitro malsupren

Movas la elektitan titolon, kaj la tekston sub la titolo, supren je unu titola pozicio en la Navigilo kaj en la dokumento. Por movi nur la elektitan titolon, kaj ne la tekston kun la titolo, tenu je Stir, kaj alklaku ĉi tiun bildsimbolon.

Bildsimbolo

Je ĉapitro malsupren

Unu nivelon supren

Pliigas je unu la skizan nivelon de la elektita titolo, kaj la titoloj kiuj troviĝas sub tiu titolo. Por pliigi nur la skizan nivelon de la elektita titolo, tenu Stir, kaj alklaku ĉi tiun bildsimbolon.

Bildsimbolo

Unu nivelon supren

Unu nivelon malsupren

Malpliigas je unu la skizan nivelon de la elektita titolo, kaj la titoloj kiuj troviĝas sub tiu titolo. Por malpliigi nur la skizan nivelon de la elektita titolo, tenu Stir, kaj alklaku ĉi tiun bildsimbolon.

Bildsimbolo

Unu nivelon malsupren

Malfermitaj dokumentoj

Listigas la nomojn de ĉiuj malfermitaj tekstdokumentoj. Por vidi la enhavon de dokumento en fenestro de la Navigilo, elektu la nomon de la dokumento en la listo. La aktuala dokumento vidigata en la Navigilo estas indikita per la vorto "aktiva" post sia nomo en la listo.

Eblas ankaŭ dekstre alklaki eron en la Navigilo, elekti je Vidigi, kaj alklaki la dokumenton vidigotan.