Porpoŝta kunfandado

La dialogo Porpoŝta kunfandado helpas vin por presi kaj konservi formularajn leterojn.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Enmetu minimume unu adresdatumbazan kampon en tekstdokumenton, poste ekpresu la dokumenton. Respondu "Jes" al la demando ĉu vi volas presi formularleteron.


Dum presado, la datumbazaj informoj anstataŭas la rilatajn datumbazajn kampojn (lokokupilojn). Por pli da informo pri enmetado de datumbazaj kampoj turnu vi al la lango Datumbazo sub Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj.

Rikordoj

Determinas la nombron de rikordoj por presi la formularleteron. Unu letero estos presata por ĉiu rikordo.

Ĉio

Procezas ĉiujn rikordojn el la datumbazo.

Elektitaj rikordoj

Procezas nur la markitajn rikordojn el la datumbazo. Ĉi tiu ebleco nur estas havebla kiam vi antaŭe markis la necesajn rikordojn en la datumbazo.

De:

Agordu la nombron de la unua rikordo presota.

Al:

Agordu la numeron de la lasta presota rikordo.

Eligaĵo

Determinas ĉu sendi viajn formularleterojn al presilo, ĉu konservi ilin al dosiero.

Presilo

Presas la formularleterojn.

Dosiero

Konservas la formularleterojn en dosieroj.

Konservi kiel unuopan dokumenton

Kreu unu grandan dokumenton kiu enhavu ĉiujn datumrikordojn.

Konservi kiel unuopajn dokumentojn

Krei unu dokumenton por ĉiu unuopa datumrikordo.

Generu dosiernomon el datumbazo

Generu ĉiun dosiernomon el datumoj enhavataj en datumbazo.

Kampo

Uzas la enhavon de la elektita datumkampo kiel la dosiernomon por la formulara letero.

Vojprefikso

Specifas la vojprefikson por konservi la formularleterojn.

...

Malfermas la dialogon Elekti vojprefikson .

Dosiera formato

Elektu la dosierformaton por konservi la rezultan dokumenton.

Krei ĉefan leteron

Asistanto pri porpoŝta kunfandado

Malfermas la Asistanton pri porpoŝta kunfandado por krei formularajn leterojn aŭ sendi retmesaĝojn al pluraj ricevontoj.