Ebloj de LibreOffice-Formulilo

Ĉi tiu sekcio enhavas superrigardon de kelkaj el la gravaj funkcioj kaj kapabloj provizataj de LibreOffice Formulilo.

LibreOffice-Formulilo provizas multajn operatorojn, funkciojn kaj formatadajn asistantojn por helpi vin krei formulojn. Ĉiujn ĉi estas listigitaj en elektofenestro, en kiu vi povas alklaki la bezonatan elementon per la muso por enmeti la objekton en via laboron. Ĉi tie estas elĉerpa referenca listo kaj multaj ekzemploj entenataj en la Helpo.

Kreado de formulo

Samkiel diagramoj kaj bildoj, formuloj estas kreataj kiel objektoj interne de dokumento. Enmetado de formulo en dokumenton aŭtomate lanĉas LibreOffice-Formulilon. Vi povas krei, redakti kaj formati la formulon uzante grandan kolekton de antaŭdifinitaj simboloj kaj funkcioj.

Rekta tajpado de formulo

Se vi jam scipovas la lingvon de LibreOffice-Formulilo, vi ankaŭ povas rekte tajpi formulon en la dokumenton. Ekzemple, tajpu ĉi tiun formulon en tekstdokumenton: "a sup 2 + b sup 2 = c sup 2". Elektu ĉi tiun tekston kaj elektu Enmeti - Objekto - Formulo. La teksto estos konvertata al formatita formulo.

Note Icon

Formuloj ne kalkuleblas en LibreOffice-Formulilo ĉar ĝi estas formulredaktilo (por skribi kaj montri formulojn) kaj ne kalkulprogramo. Uzu kalkultabelojn por kalkuli formulojn, aŭ por simplaj kalkuloj uzu la tekstdokumentan kalkulfunkcion.


Kreado de formulo en la fenestro Komandoj

Uzu la fenestron Komandoj de LibreOffice-Formulilo por enigi kaj modifi formulojn. Entajpante en la fenestro Komandoj, vi vidas la rezultojn en la dokumento. Por teni superrigardon dum kreado de longaj kaj komplikitaj formuloj, uzu la Formulan kursoron sur la breto Iloj. Kiam ĉi tiu funkcio estas aktivigata, la kursorpozicio en la fenestro Komandoj ankaŭ estas montrata en la tekstfenestro.

Unuopaj simboloj

Vi povas krei viajn proprajn simbolojn kaj importi signojn de aliaj tiparoj. Vi povas aldoni novajn simbolojn al la baza katalogo de LibreOffice-Formulilo, aŭ krei viajn proprajn specialajn katalogojn. Multaj specialaj signoj ankaŭ estas haveblaj.

Formuloj en kunteksto

Por plifaciligi labori per formuloj, uzu la kuntekstajn menuojn, kiuj alvokeblas per dekstra musklako. Tio precipe validas por la fenestro Komandoj. Ĉi tiu kunteksta menuo enhavas ĉiujn komandojn kiuj troviĝas en la fenestro Formulelementoj, kaj ankaŭ operacisimbolojn, kaj tiel plu, kiuj estas enmetigeblaj en vian formulon per musklako. Ne necesas tajpi ilin en la fenstron Komandoj.