Menuoj

La menubreto enhavas ĉiujn komandojn por labori per LibreOffice-Formulilo. Ĝi enhavas liston de ĉiuj disponeblaj operatoroj samkiel la komandojn por redakti, vidi, aranĝi, formati kaj presi formulajn dokumentojn kaj la objektojn enhavatajn en ili. Plej multaj el la menukomandoj nur disponeblas kiam vi estas kreanta aŭ redaktanta formulon.

Note Icon

Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.


Warning Icon

La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.


Dosiero

La menuo enhavas la ĝeneralajn komandojn por labori per formulaj dokumentoj, kiel malfermi, konservi kaj presi.

Redakti

La komandoj en ĉi tiu menu estas uzataj por redakti formulojn. Aldone al la bazaj komandoj, (ekzemple kopiado de enhavo) ekzistas funkcioj specifaj al LibreOffice-Formulilo kiel serĉado pri lokokupiloj aŭ eraroj.

Vido

Agordas la vidigan skalon kaj difinas kiuj elementoj estu videblaj. Plejmultaj komandoj enigeblaj de vi en la fenestron Komandoj ankaŭ estas alireblaj per musklako se vi jam malfermis la fenestron Elementoj per Vido - Elementoj.

Formati

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn bezonatajn por formati formulojn.

Iloj

Uzu ĉi tiun menuon por malfermi kaj redakti la simbolkatalogon, aŭ import eksteran formulon kiel datumdosieron aŭ el poŝo. La programa interfaco estas alĝustigebla por kovri viajn bezonojn. Vi ankaŭ povas ŝanĝi la programajn agordojn.

Fenestro

En la menuo Fenestro, vi povas malfermi novan fenestron kaj vidi la dokumentliston.

Helpo

La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.