Desegna breto
La breto Desegnado enhavas ofte uzatajn redaktajn ilojn. Alklaku la sagon apud bildsimbolo por malfermi ilobreton kiu enhavas ekstrajn komandojn.
Vi povas ankaŭ vidigi la Desegnan breton el teksta dokumento aŭ kalkultabelo. La aro de videblaj bildsimboloj povas varii iomete, laŭ la tipo de la aktuala dokumento.
Elekti
Por elekti objekton en la aktuala lumbildo, alklaku la ilon Elekti (blanka sago) en la Desegna Breto, kaj alklaku la objekton.
Por elekti pli ol unu objekton, tenu je Shift dum alklakado.
Por elekti objekton kiu estas malantaŭ alia objekto, tenu option (alt)Alt, kaj tiam alklaku la objekton. Por elekti la sekve pli suban objekton en la staplo, tenu option (alt)Alt, kaj tiam denove alklaku. Por revenigi la elekton al la antaŭe elektita objekto, premu Maj + option (alt)Alt, kaj tiam alklaku.
Por aldoni tekston al elektita objekto, duoble alklaku la objekton kaj tajpu aŭ enigi tekston.
Por forigi elektaĵon, alklaku ie ekster la elektita objekto, aŭ premu je Escape.
Ortangulo
Desegnas plenigitan ortangulon kie oni ŝovas en la aktuala dokumento. Alklaku kie meti angulon de la ortangulo, kaj ŝovu ĝis la grando dezirata. Por desegni kvadraton, tenu je Shift dum ŝovado.
Elipso
Desegnas plenigitan ovalon kie oni ŝovas en la aktuala dokumento. Alklaku kie desegni la ovalon, kaj ŝovu ĝis la grando dezirata. Por desegni cirklon, tenu je Shift dum ŝovado.
Teksto
Desegnas tekstan kadron kie oni alklakas aŭ ŝovas en la aktuala dokumento. Alklaku ie en la dokumento, kaj tajpu aŭ algluu la tekston.
Linioj kaj sagoj
Malfermas la ilbreton Sagoj por enmeti liniojn kaj sagojn.
Punktoj
Ebligas al vi redakti punktojn en via desegnaĵo.
Glupunktoj
Ebligas al vi redakti glupunktojn en via desegnaĵo.
El dosiero
Turni
Ĉi tiu ilo estas uzata por turni la objekton.
Elpremado ek/for
Ŝaltas/malŝaltas la 3D-efektojn por la elektitaj objektoj.