Ilobretoj
Desegna breto
La breto Desegnado enhavas ofte uzatajn redaktajn ilojn. Alklaku la sagon apud bildsimbolo por malfermi ilobreton kiu enhavas ekstrajn komandojn.
Skema breto
InSkema vido, la breto Skemo enhavas ofte uzatajn redaktajn ilojn. Alklaku la sagon apud bildsimbolo por malfermi ilbreton kiu enhavas pluajn komandojn.
Linia kaj pleniga breto
La linia kaj pleniga breto enhavas komandojn kaj agordaĵojn kiujn vi povas apliki en la aktuala vido.
Tabela breto
La breto Tabelo enhavas funkciojn, kiujn vi bezonas laborante per tabeloj. Ĝi aperas kiam vi movas la kursoron en tabelon.
Bilda breto
Uzu la breton Bildo por agordi la koloron, kontraston, kaj helecon por la elektitaj objekto(j).
Ilbreto Redakti punktojn
La Ilbreto Redakti punktojn aperas kiam vi elektas plurlateran objekton kaj klakas al Redakti punktojn.
Kolorbreto
Show or hides the Color Bar. To modify or change the color table that is displayed, choose Format - Area, and then click on the Colors tab.
Stata breto
La stata breto vidigas informojn pri via dokumento, inkluzivante la aktuale elektitan objekton. Vi povas duoble alklaki iujn statbretajn elementojn por malfermi tiurilatan dialogfenestron.
Klasifika breto
La breto Klasifiko enhavas ilojn por helpi sekure trakti dokumentojn.
La ilobreto Klasifiko enhavas falliston por helpi elekti la sekurecon de la dokumento, laŭ la BAF-kategoria politiko kaj BAILS-niveloj. LibreOffice aldonos proprajn kampojn en la dokumentajn atributojn (Dosiero - Atributoj, langeto Propraj atributoj) por konservi la klasifikan politikon kiel dokumentaj metadatumoj.
Iru al menueroj Vido - Ilobretoj kaj elektu je Klasifiko
Enmeti objektojn, inkluzive diagramojn, kalkultabelojn, kaj bildojn, al via dokumento.