Menuoj
La sekva sekcio listigas la helptemojn haveblajn por menuoj kaj dialogoj.
Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.
La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.
Dosiero
Ĉi tiuj komandoj rilatas al la aktuala dokumento, malfermas novan dokumenton, aŭ fermas la aplikaĵon.
Enmeti
Ĉi tiu menuo enhavas la komandojn uzatajn por enmeti novajn elementojn en la dokumenton, ekzemple grafikaĵojn, objektojn, specialajn signojn kaj aliajn dosierojn.
Iloj
Enhavas literumadajn ilojn, galerion de objektarto aldonebla de vi al via dokumento, samkiel ilojn por agordi menuojn, kaj agordi programpreferojn.