Desegni kurbojn

La bildsimbolo Kurbo bildsimbolo en la ilobretoDesegnaĵo malfermas ilobreton por desegni Bézier-kurbojn. Bézier-kurbo estas difinebla per komenca punkto kaj fina punkto, kiuj nomiĝas "ankroj". La kurbeco de la Bézier-kurbo estas difinebla per regpunktoj ("teniloj"). Movi regpunkton ŝanĝas la formon de la Bézier-kurbo.

Note Icon

Regpunktoj estas videblaj nur en la reĝimo "Redakti punktojn". Regpunktojn reprezentas cirkloj, ankrajn punktojn reprezentas kvadratoj. La komenca punkto estas iomete pli granda ol la aliaj ankraj punktoj.


Eblas ligi Bézier-kurbajn segmentojn kaj rektliniajn segmentojn por formi pli kompleksajn kurbojn. Tri diversaj transiroj estas aplikeblaj por ligi apudajn segmentojn.

Kiel uzi la Kurbilon

  1. En la ilobreto Desegnaĵo, malfermu la ilobreton Kurboj Bildsimbolo kaj elektu la KurbilonBildsimbolo.

  2. Alklaku kie la kurbo komencu, kaj ŝovu en la direkto al kie la kurbo iru. La reglinio indikos la direkton.

    Tenu je Maj dum vi ŝovas por limigi la direkton al 45-grada krado.

  3. Maltenu la muson kie estu la unua regpunkto.

  4. Movu la muskursoron al kie la kurba segmento finiĝu. La kurbo sekvas la muskursoron.

  5. Faru iun el la jenaj:

Kiel uzi la ilon Libermana linio.

  1. En la ilobreto Desegnaĵo, malfermu la ilobreton Kurboj Bildsimbolo kaj elektu la ilon Libermana linioBildsimbolo.

  2. Alklaku kie la kurbo komencu, kaj tenu la musbutonon.

  3. Desegnu la libermanan linion kiel vi desegnus per krajono.

  4. Maltenu la musbutonon por fini la linion.