Ŝanĝi la ordon de lumbildoj
Faru iun el la jenaj:
-
Elektu menuerojn Vido - Lumbilda ordigilo, elektu unu aŭ pliajn lumbildojn, kaj ŝovu la lumbildojn al alia loko. Por elekti plurajn lumbidojn, tenu je Maj kaj klaku al lumbildoj. Por krei kopion de elektita lumbildo, tenu je Stir dum vi ŝovas. La muskursoro ŝanĝiĝas al pluso. Vi ankaŭ povas ŝovi kopion de lumbildo en alian malfermitan dokumenton de LibreOffice-Prezentilo.
-
Elektu menuerojn Vido - Konturo, elektu lumbildon, kaj ŝovu ĝin al alia loko.
-
Elektu menuerojn Vido - Normala aŭ Nota paĝo, elektu la lumbildan antaŭvidon en la Lumbilda vido, kaj tiam ŝovu la lumbildon al alia loko.
Por dumtempe forigi lumbildon el via prezentaĵo, iru al Lumbilda ordigilo, dekstre alklaku la lumbildon, kaj elektu je Vidigi/Kaŝi lumbildon. La numero de la kaŝita lumbildo trastrekiĝas. Por vidigi la lumbildon, dekstre alklaku la lumbildon, kaj elektu je Vidigi/Kaŝi lumbildon.