Krei GIF-movbildojn

Vi povas animacii desegnajn objektojn, kaj grafikajn objektojn (bildojn) en viaj lumbildoj por igi viajn prezentaĵon pli interesaj. LibreOffice-Prezentilo donas al vi simplan animacian redaktilon, kie vi povas krei movbildojn (kadrojn) kunmetante objektojn el via lumbildo. La animacia efekto estas atingebla turnante tra la statikaj kadroj kreitaj de vi.

Tip Icon

Se vi kreas bitbildon (GIF-movbildon), vi povas agordi prokraston inter ĉiu kadro, kaj agordi la nombron da fojoj vidigi la animacion.


Por krei animacian GIF-bildon:

  1. Elektu objekton aŭ grupon da objektoj inkluzivota en vian movbildon kaj elektu menuerojn Enmeti - Moviĝanta bildo.

  2. Faru iun el la jenaj:

  1. En la zono Animacia grupo , elektu je Bitbilda objekto.

    Uzu la animacian tempolinion por agordi la daŭron vidigi kadron kaj kiomfoje prezenti la animacion (iteracii).

  2. Enigu numeron de kadro en la (maldekstra) kadro Numero de bildo.

  3. Enigu la nombron da sekundoj vidigi la kadron, en la (meza) kadro Daŭro.

  4. Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu kadro en via animacio.

    Tip Icon

    Vi povas antaŭvidi vian animacion uzante la regilojn maldekstre de la kadro Numero de bildo.


  5. Elektu kiomfoje ripeti la animacion en la (dekstra) kadro Nombro da interacioj.

  6. Elektu ĝisrandigan eblon por la objektoj en la kadro Ĝisrandigo.

  7. Alklaku Krei.