Ilbreto Formulara navigado
La ilbreto Formulara navigado enhavas bildsimbolojn por redakti datumbazan tabelon aŭ por regi la datumvidigon. La ilbreto vidiĝas ĉe la malsupro de dokumento kiu enhavas kampojn kiuj estas ligitaj al datumbazo.
Oni povas uzi la ilbreton Formulara navigado por movi ene de rikordo kaj ankaŭ por enmeti kaj por forigi rikordojn. Se datumoj estas konservitaj en formularo, la ŝanĝoj transiras al la datumbazo. La ilbreto Formulara navigado ankaŭ enhavas ordigilon, filtrilon, kaj serĉajn funkciojn por datumaj rikordoj.
Vi povas uzi la ilbreton Navigado en la ilbreto Pluaj regiloj por aldoni Navigadan breton al formularo.
La ilbreto Navigado nur estas videbla por formularoj konektitaj al datumbazo. En la Fasona vido de formularo, la ilbreto Navigado ne disponeblas. Vidu ankaŭ Ilbreto Tabelaj Datumoj.
Vi povas regi la vidigon de datumoj per la ordigaj kaj filtrilaj funkcioj. Ne ŝanĝas originajn tabelojn.
La aktuala ordiga ordo aŭ filtrilo konserviĝas kun la aktuala dokumento. Se filtrilo estas agordita, aktiviĝas la bildsimbolo Apliki filtrilon en la ilbreto Navigado. Ordigaj kaj filtrilaj atributoj en la dokumento estas agordeblaj en la dialogo Formularaj atributoj. (Elektu menuerojn Formularaj atributoj - Datumoj - atributoj Ordigi kaj Filtri).
Se SQL-ordono estas la bazo de formularo (rigardu la langeton Formularaj atributoj - Datumoj - Datuma fonto), tiam la filtraj kaj ordigaj atributoj estas atingeblaj nur kiam la SQL-ordono referas al nur unu tabelo kaj ne estas verkita en la indiĝena SQL-reĝimo.
Absoluta rikordo
Vidigas la nombron de la aktuala rikordo. Enigu nombron por iri al la rilata rekordo.
Unua rikordo
Irigas vin al la unua rikordo.
Antaŭa rikordo
Irigas vin al la antaŭa rikordo.
Sekva rikordo
Irigas vin al la sekva rikordo.
Lasta rikordo
Irigas vin al la lasta rikordo.
Konservi rikordon
Konservas novan datuman elementon. Registras la ŝanĝon en la datumbazo.
Malfari: Datuman enigon
Ebligas al vi malfari datuman enigon.
Nova rikordo
Kreas novan rikordon.
Forigi rikordon
Forigas rikordon. Necesas konfirmi datumpeton antaŭ ol forigi.