Helpo

La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.

LibreOffice-Helpo

Malfermas la ĉefan paĝon de la LibreOffice-Helpo por la aktuala aplikaĵo. Vi povas rulumi tra la paĝoj de Helpo kaj vi povas serĉi por indeksaj terminoj aŭ iu teksto.

bildsimbolo

LibreOffice-Helpo

Kio estas tio?

Ebligas ampleksajn konsiletojn sub la muskursoro ĝis la sekva alklako.

bildsimbolo

Kio estas tio?

Manlibroj por uzantoj

Malfermas la dokumentadan paĝon en la foliumilo, kie uzantoj povas elŝuti, legi aŭ aĉeti manlibrojn de LibreOffice, verkitajn de la komunumo.

Akiri helpon rete

Malfermas la komunuman subtenan paĝon en foliumilo. Uzu ĉi tiun paĝon por demandi pri LibreOffice. Por profesia subtenado kun servonivela interkonsento, referi al la paĝo de profesia helpo pri LibreOffice.

Sendi prijuĝajn rimarkojn

Malfermas en la TTT-foliumilo formularon, por prijuĝaj rimarkoj, kie uzanto povas raporti programajn cimojn.

Restartigi en sekura reĝimo

Sekura reĝimo estas kie LibreOffice provizore startas kun freŝa uzula profilo kaj malŝaltas aparataran plirapidigon. Ĝi helpas restaŭri nefunkciantan ekzemplon de LibreOffice.

Informo pri permesilo

Vidigas informan dialogon pri la permesilo kaj juraj aferoj.

LibreOffice-Agnoskoj

Vidigas la dokumenton CREDITS.odt kiu listigas la nomojn de kontribuintoj al la fontkodo de OpenOffice.org (kaj kies kontribuoj estas importitaj en LibreOffice) aŭ de LibreOffice post 2010-09-28.

Kontroli por ĝisdatigoj

Enŝaltu interretan konekton por LibreOffice. Se vi bezonas prokurilon, kontrolu la prokurajn agordojn de LibreOffice en - Interreto. Tiam elektu je Kontroli por ĝisdatigoj por kontroli la disponeblon de nova versio de via oficeja programaro.

Pri LibreOffice

Vidigas ĝeneralan programan informon, ekzemple versinumeron kaj kopirajtoj.

Versions and Build Numbers

Etenditaj konsiletoj ek/for

La Helpo-fenestro de LibreOffice

Konsiletoj kaj pliampleksaj konsiletoj

Indeksa - Ŝlosilvorta serĉo en la Helpo

Serĉi - La plenteksta serĉo

Agordi legosignojn

Enhavo - la ĉefaj helpaj temoj