Krei XML-filtrilojn
Krei XML-filtrilon por LibreOffice
Kiam vi kreas XML-filtrilon por LibreOffice, necesas fasoni XSLT-stilfolion kiu povos konverti al kaj de la OpenDocument-XML-dosiera formato.
Por plua informo pri la OpenDocument-XML-formato, iru al http://xml.openoffice.org/.
Se vi volas, inkluzivu ŝablonon kun via filtrilo por apliki LibreOffice-stilojn al XML-dokumento kiun vi importas.
Por krei XML-filtrilon
-
Kreu XSLT-transformilan stilfolion kiu mapigas la elementojn de la ekstera XML-formato al la elementoj de la OpenDocument-XML-dosiera formato kaj inverse.
-
Kreu ŝablonon kiu atribuos LibreOffice-stilojn al elementoj en la ekstera XML-formato kiam vi importos dosieron al en LibreOffice.
-
En LibreOffice-Verkilo, kreu tekstan dokumenton, kaj elektu menuerojn
. -
Alklaku je Akcepti.
-
En la dialogo XML-filtrilo, alklaku la langeton Ĝenerale, kaj agordi la filtrilon.
-
En la kadro Filtrila Nomo, enigu nomon por la filtrilo.
Tiu nomo vidiĝos en la dialogo Agordaĵoj de XML-a filtrilo.
-
En la kadro Aplikaĵo, elektu la LibreOffice-aplikaĵon por kiu celu la filtrilo.
-
En la kadro Nomo de dosiera tipo, enigu la dosieran tipon por kiu celu la filtrilo.
Tiu nomo vidiĝos en la listo de dosieraj tipoj en la dialogoj Malfermi, Eksporti, kaj Konservi kiel.
-
En la kadro Dosiera sufikso, enigu la sufikson por la eksportota dosiero.
Por distingi la dosieron dis de aliaj XML-dosieroj, enigu sufikson malsaman ol *.xml.
-
En la langeto Transformo, agordu la transformajn atributojn por la filtrilo.
-
(Malnepre) en la kadro DokumentaTipo, enigu la tipidentigilon de la dokumento por la ekstera dosiero.
Tiu identigilo estas uzota por detekti la dosiertipon dum importado.
-
En la kadro XSLT por eksporti, enigu la vojon kaj dosiernomon por la XSLT-stilfolio kiu difinas la transformon el OpenDocument-formato al la ekstera formato.
-
En la kadro XSLT por eksporti, enigu la vojon kaj dosiernomon de la XSLT-stilfolio kiu difinas la transformon el la ekstera formato al OpenDocument-formato.
-
(Malnepre) en la kadro Ŝablono importo, enigu la vojon kaj nomon de la ŝablono kiu difinas la LibreOffice-stilojn uzotajn en la importotan dosieron.
La dosieroj agorditaj en la langeto Transformoestas kopiotaj al la dosierujo de la loka LibreOffice-uzanto.
-
Alklaku je Akcepti.
Por testi XML-filtrilon
Vi povas fari bazajn testojn de propra XML-filtrilo en LibreOffice.
La testoj ne ŝanĝos la dokumenton.
-
Kreu aŭ malfermu tekstan dokumenton.
-
Elektu je
. -
En la listo de filtriloj, elektu la filtrilon testotan, kaj alklaku al Testi XSLT-ojn.
-
Por testi Eksport-filtrilon, uzu iun el la sekvaj metodoj en la Eksporti-zono de la dialogo:
-
Alklaku al Foliumi, elektu la LibreOffice-dokumenton testotan, kaj alklaku al Malfermi.
-
Por testi la aktualan dokumenton, alklaku al Aktuala dokumento.
-
Por testi Import-filtrilon, alklaku al Foliumi en la Importi zono de la dialogo, elektu dokumenton, kaj alklaku al Malfermi.