Mastrumi versiojn

La menuo Dosiero enhavas komandon Versioj kiu ebligas al vi konservi plurajn versiojn de dokumento en la sama dosiero.

Vi povas elekti vidigi unuopajn versiojn de dokumento, aŭ vi povas vidigi la diferencojn inter versioj kun koloraj markoj.

En la dialogo por malfermi dokumenton, vi povas elekti el fallisto kiun version de dokumento malfermi.