Akcepti aŭ malakcepti ŝanĝojn

La revizia funkcio disponeblas en LibreOffice por tekstaj dokumentoj kaj por kalkultabelaj dokumentoj.

Kiam vi redaktas dokumenton en kiu aliaj ŝanĝis, vi povas akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn aŭ unuope aŭ ĉiuope.

  1. Se vi cirkuligis plurajn ekzemplerojn de la dokumento, unue kunfandu tiujn en unu dokumenton (rigardu je Kunfandi versiojn).

  2. Open the document and choose Edit - Track Changes - Manage. The Manage Changes dialog appears.

  3. Elektu ŝanĝon en la langeto Listo. La ŝanĝo elektiĝas kaj vidiĝas en la dokumento kaj vi nun povas enigi vian decidon per iu el la butonoj.

Se iu aŭtoro modifis ŝanĝon de alia aŭtoro, vi vidos la ŝanĝojn hierarkie aranĝitajn kun pluso por malfermi la hierkion.

Se la listo de ŝanĝoj estas tro longa, vi povas ŝalti al la langeto Filtrilo en la dialogo kaj agordi ke vi volas vidi nur la ŝanĝojn de specifaj aŭtoroj, aŭ nur la ŝanĝojn de la lasta tago, aŭ ke vi volas ke la listo estu iel limigita.

Per kolore koditaj elementoj vidiĝas la rezulto de la filtrilo agordita. Elementoj nigraj estas akcepteblaj aŭ malakcepteblaj kaj kongruas al la filtrilaj kriterioj. Elementoj bluaj mem ne kongruas al la filtrilaj kriterioj, sed havas subelementojn inkluzivitajn de la filtrilo. Grizaj elementoj ne estas akcepteblaj aŭ malakcepteblaj kaj ne kongruas al la filtrila kritero. Verdaj elementoj ne kongruas al la filtrilo sed estas akcepteblaj aŭ malakcepteblaj.