Konservi dokumentojn
-
Alklaku la bildsimbolon Konservi aŭ premu la fulmoklavojn KomandoStir+S.
La dokumento konserviĝas sub ĝia vojo kaj nomo en la aktuala loka datumkonservilo aŭ reta konservilo aŭ en la Interreto, anstataŭigante eventualan dosieron samnoman.
Kiam vi konserva dosieron por la unua fojo, malfermiĝas la dialogo Konservi kiel, en kiu vi povas enigi nomon, dosierujon kaj diskon aŭ datumportilon por la dosiero. Por malfermi tiun dialogon, elektu je Dosiero - Konservi kiel.
You can set the automatic creation of a backup copy under LibreOffice - PreferencesTools - Options - Load/Save - General.
Aŭtomata etendigo al la dosiera nomo
Konservante dosieron, LibreOffice ĉiam postaldonas sufikson al la dosiera nomo, escepte kiam la dosiero jam havas sufikson kiu kongruas al la tipo de dosiero. Vidu la liston de ODF- sufiksoj.
Iuj ekzemploj de aŭtomataj sufiksoj estas listigitaj en la sekva tabelo:
Vi enigu ĉi tiun dosieran nomon |
Vi elektu ĉi tiun dosieran tipon |
Dosiero estas konservita kun tiu nomo |
mia dosiero |
ODF-teksto |
mia dosiero.odt |
mia dosiero.odt |
ODF-teksto |
mia dosiero.odt |
mia dosiero.txt |
ODF-teksto |
mia dosiero.txt.odt |
mia dosiero.txt |
Teksto (.txt) |
mia dosiero.txt |